Legadmuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legadmuzeo
muzeo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 58′ 52″ N, 11° 19′ 33″ O (mapo)50.9810111.32571Koordinatoj: 50° 58′ 52″ N, 11° 19′ 33″ O (mapo)

Legadmuzeo (Turingio)
Legadmuzeo (Turingio)
DEC
Legadmuzeo
Legadmuzeo
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Legadmuzeo
Vikimedia Komunejo:  Niketempel (Weimar) [+]
vdr
Legadmuzeo vajmara

Legadmuzeo (germane: Lesemuseum) en Vajmaro, Germanujo, estas ejo klasikisma iner 1859/60 starigita. Ĝi troviĝas ĉe Goethe-placo nr 12 estinte komence klubejo.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa legada templo estis societa domo de la legemaj anoj de Weimarer Lesegesellschaft, kiun fondis en 1831 granddukino Maria Pavlovna Romanova.[1] Ŝi fondis la domon kaj pagis ĉiujn kostojn konstruajn. Inter la du unuaj direktoroj estis Karl Georg Hase.

La konstruaĵo faritis kiel antikva podia templo kun kvarkolona prostilo. Ueste videblas io simila al templeto (naiskos). La teretaĝo brilas per polikromia inkrustaĵo. Ĉe la suda fronto estas la Puto legadmuzea.

Legadmuzeo ne, kiel ofte malkorekte legeblas, planitis kaj realigitis strikte laŭ la modelo aŭ eĉ kiel kopio de la atena Templo de Atena Nike fare de la arĥitekto Carl Heinrich Ferdinand Streichhan.[2] Tamen ne centprocente ekskluziveblas almenaŭ instigeto per vido de la Nike-templo en Ateno. Alikonstruo okazis en 2009 sub la arĥitekto Dirk Böttcher.[3]

La ejo estas ekde 1922 en municipa posedo. Sed jam dek jarojn pli malfrue ĝi perdis sian originalan funkcion: ĝi servis ekz. kiel vojaĝagentejo, sidejo de la konstruadordigejo[4] kaj de la civitana radio Radio Lotte[5].

La belaĵo arĥitektura memkompreneble staras sur la listo de la kulturprotektotaĵoj vajmaraj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annette Seemann: Weimar. Ein Reisebegleiter. Insel Verlag, Frankfurt am Main/Leipzig 2004, ISBN 3-458-34766-6, p. 259.
  2. Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848-1884. Disertaĵo ĉe Bauhaus-Universität Weimar 2009, vol. 1, p. 107 ss. kaj speciale p. 112/noto 7 (Digitalisat).
  3. [1]
  4. Art. Lesemuseum, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 276.
  5. [2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]