Leo Baekeland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leo Hendrik Baekeland en 1916

Leo Hendrik BAEKELAND [BAkelant] (naskiĝis en Sint-Martens-Latem (apud Gento) la 14-an de novembro 1863, mortis la 23-an de februaro 1944) estis flandra belga kemiisto, kiu longe vivis en Usono kaj inventis i.a. la fotografian paperon Velox (en 1893) kaj bakeliton (en 1907), malmultekostan nebruleblan kaj popularan plaston[1][2].

Baekeland diplomitiĝis kun merito en la Urba Teknika Lernejo de Gento kaj estis aljuĝita stipendion de la urbo Gento por studi kemion ĉe la Genta Universitato, kie li akiris la doktorecon summa cum laude en la aĝo de 21 jaroj. Li estis poste nomumita vicprofesoro de kemio en 1889. Li edziĝis al Céline Swarts, la filino de lia estro en la departemento[3].

En 1889 Baekeland faris siajn novedzajn feriojn en Nov-Jorko, kie li renkontis Richard Anthony, de la fotografia firmao E. kaj H.T. Anthony. Baekeland jam estis inventinta procezon por reveli fotografiajn plakojn, kiuj uzas akvon anstataŭ kemiaĵoj, kaj interesiĝis pri transloĝiĝo al Usono; Anthony vidis potencialon en la juna kemiisto kaj proponis al li laborpostenon[4].

Baekeland laboris por la firmao de Anthony dum du jaroj kaj en 1891 li kreis sian propran komercon kiel konsultanta kemiisto. Tamen la fato de malsano kaj malaperantaj financaj rimedoj igis lin rekonsideri siajn agojn kaj li decidis revenigi sian malnovan interesiĝon pri produktado de fotografia papero, kiu ebligus la kreadon de bonaj fotoj sub artefarita lumo. Post du jaroj da intensa peno li perfektigis la procedon por produkti la paperon, kiun li nomis Velox. Tiutempe Usono estis suferanta recesion kaj ne estis troveblaj investantoj aŭ aĉetantoj por lia nova produkto, sekve Baekeland fariĝis partnero de Leonardi Jacobi kaj establis la Nepera Chemical Company en Nepera Park, Yonkers, Nov-Jorko.[4].

En 1899 Baekeland estis invitita viziti George Eastman (estro de la firmao Eastman-Kodak), kiu tuj proponis al li unu milionon da dolaroj[2] por lia Velox procedo. Baekeland akceptis tuj.[4].

La inventado de bakelito[redakti | redakti fonton]

Demandite, kial li eniris la kampon de sintezaj rezinoj, Baekeland respondis "por gajni monon". Lia unua objektivo estis trovi anstataŭaĵon por ŝelako (el la fekaĵoj de skaraboj)[1]. La kemiistoj komencis agnoski, ke multe de la naturaj rezinoj kaj fibroj estas polimeroj. Baekeland komencis prienketi la reagojn de fenolo kaj de formaldehido. Unue li produktis solveblan fenol-formaldehidobazan ŝelakon sub la nomo Novolak. Ĝi tamen neniam fariĝis merkata sukceso. Li tiam provis evoluigi ligilon por asbesto, kiu tiutempe estis miksita kun kaŭĉuko. Kontrolante la premon kaj temperaturon, kiujn oni aplikis al fenolo kaj formaldehido, li povis produkti sian prirevitan malmolan muldeblan plaston: bakelito[1]. La oficiala nomo de bakelito estas polyoxybenzylmethylenglycolanhydride[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . Chemical Achievers: Leo Hendrik Baekeland (2005). Alirita 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 (1999-03-29)Time 100: Leo Baekeland. Alirita 2007.
  3. (1997) Of Bicycles, Bakelites, and Bulbs: Toward a Theory of Sociotechnical Change. MIT Press, 102. ISBN 0262522276. 
  4. 4,0 4,1 4,2 (1998) Management of Technology and Operations. John Wiley and Sons, 81–82. ISBN 047117906X. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]