Leon Paul Charles Cogen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leon Cogen)
Leon Paul Charles Cogen
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1876 (1876-09-18)
en Gento
Morto
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistojuristotradukisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Léon Paul Charles COGEN [kogen] (naskiĝis la 18-an de septembro 1876 en Gent, mortis en oktobro 1944 en Ninove[1]) estis belga doktoriĝinta juristo, advokato, poste pacjuĝisto en Ninove kaj belga esperantisto kaj stenografiisto, membro de la Lingva Komitato, ofta kunlaboranto de Belga Esperantisto. Li estis filo de la artpentristo Alphonse (Alfons) Cogen (1842 - Gent, 1921).[2] Lia edzino estis muzikistino Jenny Van Rysselberghe (naskiĝis la 31-an de decembro 1879 en Kortrijk, mortis la 18-an de februaro 1966 en Concepción, Ĉilio).

Cogen scipovis eŭropajn lingvojn (krom la slavajn). Li estis elpensinto de kalendar-reformo, pri kiu li ankaŭ prelegis dum Somera Universitato en 1928.

Esperanto kaj stenografio[redakti | redakti fonton]

Subskribo de Léon Cogen, 1905

Esperantisto Cogen ekinteresiĝis pri Esperanto ekde decembro 1898 post legado de artikoloj de Charles Lemaire en Le Petit Bleu. Li estis vicprezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE) kaj prezidis belgajn Esperanto-kongresojn post la unua mondmilito. Cogen ankaŭ estis prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografiistoj (IAES) kaj redaktis la periodaĵon Internacia Stenografiisto. Li klopodis enigi Esperanton en la internaciajn kongresojn de stenografio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Cogen postlasis prozajn kaj versajn tradukojn el la nederlanda kaj franca lingvoj kaj multajn originalaĵojn kaj Esperantigojn de kantmuzikaĵoj; parto estis konservita en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet. En 1922 li verkis ma mobreton "La demando pri la plibonigo de l' Muzikskribo kaj ĝia solvo per la Aŭtonoma Muzikskribado", kies propagandon prizorgis eta societo kreita de li en 1924. Li kontribuis al Belga Esperantisto kaj Suno Hispana.


  • Notions fondamentales de la langue auxiliaire internationale Esperanto, précédées du «Discours Liégeois». Eld. J. Decoquibus,Andenne, 1921, 32 paĝoj 15,5 X 12 cm.
Citaĵo
 La eldonisto presigis broŝurforme la serion da artikoloj de nia bonega belga pioniro Cogen jam aperintaj en la gazeto «Le Mosan», esperante tiel kunlabori al la disvastigo de la bela kaj utila lingvo Esperanto en lia regiono kaj eĉ ekster ĝi. Ni kore g ratu las S-ron Decoquibus pro lia iniciativo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)
  • La Demando pri la plibonigo de la muziko skribo kaj ĝia solvo per aŭtonoma muziknotado (Historio de la Muzikskribo kaj de la ĉefaj provoj pri plibonigo). Eld. Belga Esperantisto, Antwerpen, 1922. 8 paĝoj 22 5 X 14.5 cm.
  • Kelkaj Prozaj kaj poeziaj perloj el diversaj lingvoj tradukitaj de L. Cogen, skribitaj en Stenografio Duploye-Flageul. Eld. de Esperanto-Stenografio, Issy-les-Moulineaux, 1931, 16 pĝ.
  • Alfabetisch Kortschrift "Groote". Eene stenografie voor iedereen en voor alle talen. Eld. «De Lustlhof», Steenbruggc-bij-Brugge, 1923.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. De Denderklok, 22 oktober 1944, Afsterven van den Heer Vrederechter
  2. Belga Esperantisto, novembro-decembro 1921, p. 210

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]