Leona Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leona Regiono
Historia regiono
regiono de Hispanio [+]

LandoHispanio

- koordinatoj40° 58′ 40″ N, 5° 40′ 19″ U (mapo)40.977819444444-5.6718611111111Koordinatoj: 40° 58′ 40″ N, 5° 40′ 19″ U (mapo)
Areo38 491 km² (3 849 100 ha) [+]


Leona Regiono (Tero)
Leona Regiono (Tero)

Leona Regiono (Hispanio)
Leona Regiono (Hispanio)
DEC
Leona Regiono
Leona Regiono

Map
Leona Regiono
vdr
La Leona Regiono inter la hispanaj regionoj ĝis 1975.

La Leona RegionoRegiono Leono (hispane región de León, región leonesareino de León, en asturileona rexón de Lliónrexón de Lleón) estas hispana historia regiono, difinitia tia en la teritoria divido de Hispanio de 1833 fare de Javier de Burgos. Tiu teritoria divido grupigis la provincojn Leono, Salamanko kaj Zamoro. Kiel ĉe la cetero de regionoj tiam difinitaj, mankis al ĝi ajna tipo de politika povo aŭ komunaj institucioj por la provincoj kiujn ĝi grupigis, kaj ĝi havis nur klasigan konsideron, sen intenco por administracia funkciado.[1]

Dum la epoko de la Dua Respubliko, oni havigis al la regiono leona la eblon elekti propran juĝiston en la tribunalo de konstituciaj garantioj kiel unua paŝo al havigo sen limdato de unua statuto pri aŭtonomio. Tamen, la eksplodo de la enlanda milito kaj la sekva diktaturo bremsis por ĉiame tiun procezon.

En 1978, kadre de la procezo de decentrigo post la morto de la diktatoro Francisco Franco, la tri menciitaj provincoj estis integritaj en "ente preautonómico" (antaŭaŭtonoma ento) kun la aliaj 8 provincoj de Castilla la Vieja. Post siavicaj centraj registaroj (de UCD kaj de PSOE) neadis al la regiono la eblon okazigi propran referendumon en la regiono, en la konstitucia kadro, por iĝi propra aŭtonoma regiono, en 1983 oni fiksis tiun dividon, formante Aŭtonoman Komunumon (nome regionon) de Hispanio nome Kastilio kaj Leono kun naŭ provincoj (la tri leonaj kaj ses de la ok iamaj malnovkastiliaj provincoj).

En la aktualo, nur la politikaj fortoj de "leonismo" (inter kiuj elstaras UPL kaj la regionisma PREPAL) reklamas aktive aŭtonomecon por la regiono Leono (kun la teritorio enhavata de la tri leonaj provincoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]