Leopold Kronenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold KRONENBERG (15-a de oktobro 1890 en Bochnia, tiam Salzberg en Aŭstrio-Hungario7-a de aŭgusto 1929 en Varsovio) estis pola esperantisto kaj instruisto, post diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri Esperanto.

Kronenberg eldonis multajn verkojn en la pola lingvo. Liveris al la pola literaturo pere de tradukado el la Esperanta: „Derviŝoj“ de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun Esperanto li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris profesian diplomon ĉe Internacia Instituto de Esperanto. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 e-roj). En 1912 li estis redaktoro de la ĉiutaga Kongresa Bulteno de la Universala Kongreso en Krakovo (kun Emil Pfeffer). Post la Unua mondmilito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj urboj, (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la Pola Eksterlanda Ministerio aranĝis Esperantan Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 propagandaj artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de Esperanto. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la Esperanta agado, kaj ekkonis la veran mizeron. Esperanto Triumfonta kaj Heroldo de Esperanto ofte publikigis liajn tre interesajn artikolojn. Entute: la plej aktiva Esperantisto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpebla, nelacigebla optimisto.