Leopoldo Peñarroja Torrejón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo Peñarroja Torrejón
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1954 (1954-06-24) (69-jaraĝa)
en La Vall d'Uixó
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filologo • historiisto
vdr

Leopoldo PEÑARROJA Torrejón (Vall de Uxó, Castellón, 24-an de junio de 1954) estas hispana historiisto kiu atingis ian konatecon en la akademiaj medioj per la publikigo de la verko El mozárabe de Valencia, kies polemika ĉefa tezo estis la ekzisto de baza lingva kontinueco inter la antaŭrekonkera latinida lingvo (aŭ mozaraba) kaj la valencia, kiuj ne konsistigus rektan derivadon de la kataluna lingvo.

Li estas diplomita pri Filozofio kaj Beletroj de la Universitato de Valencio, doktoriĝis pri Historio en la Universitato de Zaragozo kaj estas akademiano de la RACV. Li estas membro de la Hispana Societo de Lingvistiko. De decembro 1985 ĝis junio 2004 li estis membro de la Valencia Konsilantaro de Kulturo laŭ propono de la Popola Partio kaj la Valencia Unio.

Li laboris pri temoj rilataj al la hispana mozaraba, kaj pli specife pri ĝia parolado en la teritorioj de la iama Krono de Aragono. Li estas la aŭtoro de pli ol cent artikoloj pri historiaj kaj filologiaj temoj, rilatante precipe al areoj kiel Historia Gramatiko, Mozaraba Dialektologio, Valencia Toponimio, primitiva kaj post-islama kristanismo kaj maŭra Valencio.