Lepa Radić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lepa Radić
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1925 (1925-12-19)
en Gašnica
Morto 8-an de februaro 1943 (1943-02-08) (17-jaraĝa)
en Bosanska Krupa
Mortokialo pendumo
Tombo nekonata valoro
Lingvoj serba
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Okupo
Okupo partizano
vdr
Lepa Radić antaŭ la ekzekuto.

Lepa Svetozara Radić (serbe : Лепа Светозара Радић; n. 19-an de decembro 1925 en Gašnica ĉe Bosanska Krupa, Jugoslavio; m. 8-an de februaro 1943 en Bosanska Krupa), estis jugoslava partizanino (liberec-batalantino). Ŝin arestis en aĝo de 17 la germana Wehrmacht, ŝi estis torturita kaj pendumita. Ŝi estis distingita postmorte la 20-an de decembro 1951 per Ordeno de Popolaj herooj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lepa Radić vizitis post la bazlernejo la dommastruman lernejon de Bosanska Krupa. Ŝia onklo Vladeta Radić estis politike aktiva en la sindikato kaj influis ŝin forte. Ŝi membriĝis en la Komunista Junularo de Jugoslavio kaj en aĝo de 15 jaroj en la Komunista Partio de Jugoslavio. La 10-an de aprilo 1941, Wehrmacht eniris Bosnion en kadro de la Balkana militiro (1941). En novembro, Lepa kaj kelkaj ŝiaj familianoj estis arestitaj. La 23-an de decembro, ŝi povis fuĝi kun sia fratino Dara. Ŝi aliĝis al la 7-a Partizana kompanio. Komence de 1943, ŝi organizis transportojn de malsanuloj en kaŝon dum la batalo de Neretva kaj batalis kiel partizanino kontraŭ la – por ŝi konata pro ties brutaleco kaj militkrimoj – 7-a SS-libervola monta divizio „Prinz Eugen“. Ŝi estis arestita, juĝita je morto post kelktaga torturo kaj pendumita.