Lepilemuredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lepilemuredoj
Lepilemur mustelinus, "tipa specio".
Lepilemur mustelinus, "tipa specio".
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Strepsirinoj Strepsirrhini
Infraordo: Lemuro Lemuriformes
Superfamilio: Lemuroidea
Familio: Lepilemuredoj Lepilemuridae
Gray, 1870
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lepilemuredoj, Lepilemuridae, aŭ saltolemuroj estas familio de lemuroj integrita de nur unusola genro, nome Lepilemur. Ili estas tre ligitaj kun la ceteraj lemuroj kaj vivas nur en la insulo Madagaskaro. Dum ioma tempo, tiu familio ricevis la nomon Megaladapidae, sed la aktuala nomenklaturo estas uzita ekde kian oni kreis specifan taksonon por la formortinta genro Megaladapis.

Temas pri lemuroj mezgrandaj (30-35 cm sen enkalkuli la voston, kiu kutime havas la saman longon), kun densa felo kiu povas varii el brun-griza ĝis ruĝeca en dorso, pli hela ĉe ventro. Ili posedas kapon relative malgrandan kun grandaj kaj ĝenerale rondoformaj oreloj. Iliaj okuloj posedas tapetum lucidum malantaŭ la retino.

Ili estas noktemaj kaj precipe arboloĝantoj, kaj moviĝas inter branĉoj pere de grandaj saltoj. Surgrunde, ili saltas simile al la ceteraj lemuroj. Dumtage, ili ripozas en rifuĝoj aŭ truoj en arboj folidensaj. La saltolemuroj estas solemaj kaj defendas sian teritorion kontraŭ entruduloj samseksaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]