Lewica Razem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Kune
Lewica Razem
Emblemo de Partio Kune
partio
Lando  Pollando
Estro kolektiva estrado
Fondiĝo 16-a majo 2015
Loko de fondiĝo Varsovio
Ĉefa sidejo Varsovio
Koloro(j)
  •  alizarina karmino
  • Ideologio Demokrata socialismo socialdemokratio
    Retejo partiarazem.pl
    vdr
    Adrian Zandberg, ano de la Landa Estraro de partio Razem / Kune (la 9-persona Estraro tamen ne havas la prezidanton)

    Lewica Razem (Partia Razem, Partio Kune[1] estas pola maldekstra politika partio. Ĝi estis kreita en majo 2015 kaj registrita en julio de la sama jaro.

    Historio de la partio[redakti | redakti fonton]

    Razem kreiĝis kiel respondo al alvoko de la maldekstra medio kune starti en la parlamentaj balotoj [2]. La iniciatintoj de la alvoko estis malkontentaj pri la situacio en la pola politiko kaj - kiel opiniis - manko de maldekstra reprezentantaro en la parlamento. La partion kreis ĉefe aktivuloj de la junulara organizo Młodzi Socjaliści (Junaj Socialistoj) kaj iamaj aktivuloj de Pario Verduloj.

    La partion gvidas naŭpersona Landa Estraro. La 21-an de julio 2015 la partio estis registrita de tribunalo. En aŭgusto ĝi deklaris havi ĉ. 6000 registritajn membrojn kaj simpatiantojn.

    En la parlamentaj balotoj en 2015 Partia Razem memstare kandidatigis siajn reprezentantojn en ĉiuj balotaj distriktoj por Sejmo, sed ne por Senato. Razem estis la sola partio, kiu reklamis sin en Esperanto[3]

    En la parlamentaj balotoj en 2015 Partia Razem ricevis 550 349 voĉojn (tio signifas 3,62%) do ĝi ne havos siajn deputitojn en Sejmo[4]. La rezulto de super 3 procentoj signifas tamen, ke la partio estos financata el la buĝeto[5].

    Programo[redakti | redakti fonton]

    En la fonda kongreso, kiu okazis de 16 ĝis 17 de majo 2015, ĉirkaŭ 200 delegitoj elektis ĉefajn programajn postulojn. Inter ili estas[6]:

    • strebado al stabilaj laborlokoj, forigo de t.n. rubaj kontraktoj (portempaj kontraktoj subskribataj i.a. cele de ĉirkaŭiro de la labora juro), altigo de minimuma salajro
    • 35-hora laborsemajno, malpermeso de nepagataj staĝoj, plialtigo de rajtoj de Ŝtata Labor-Inspektorejo
    • haltigo de komercigo de sansistemo kaj financado de ĝi rekte el la ŝtata buĝeto; plena repagado de in vitro
    • imposto 75% el superresto super 500.000 zlotoj jare
    • kreo de ŝtataj kaj provincaj ĝermo-fondusoj, kiuj investus en entreprenojn kontraŭ ontaj profitoj
    • limigo de komercado dimanĉe kaj festotage
    • altigo de sojlo de impostlibera enspezo, progresiva imposto por entreprenoj, nuligo de plata imposto por entreprenoj
    • transporto de kapitalo el subteno de neefikaj etfirmaoj al organizado de kooperativoj
    • malpermeso de eldomigo surstraten
    • seksa edukado en lernejoj
    • egalaj rajtoj de familioj sendepende de la seksoj de la partneroj
    • unueca, 480-taga gepatra libertempo, egale dividata por la gepatroj
    • limigo de salajroj de deputitoj ĝis trioblo de la minimuma salajro; vetoo kontraŭ TTKI

    Strukturo[redakti | redakti fonton]

    Landaj organoj de Razem estas Kongreso, Landa Konsilio, Landa Estraro, Landa Kontrolkomisiono kaj Landa Interna Tribunalo. La Landa Estraro estas plenuma organo de Razem. Ĉiuj membroj de la partio apartenas al distriktoj, kiuj etendiĝas je almenaŭ po unu en ĝi. Ĉiu distrikto enhavas po almenaŭ 5 membrojn. Ekzistas ankaŭ eksterordinaraj distriktoj, ekz. tiuj kiuj funkcias eksterlande. Ĉiuj organoj de Razem agas kaj decidas kolektive, kaj la 9-persona Estraro ne havas prezidanton.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]