Ligo de Augsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ligo de Augsburg, formita en 1686, estis granda eŭropa koalicio kontraŭ la Francio de Ludoviko la 14-a, kiu atingis tiam la apogeon de sia potenco.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La eŭropaj princoj maltrankviliĝis pri la agresema eksterpolitiko de Francio, precipe pri la aneksoj postulitaj de la francaj ĉambroj de kunigo ekde 1678 ĝis 1681. Pliposte, la franca atako kontraŭ Hispana Nederlando (1683-1684) kaj la bombardo de Ĝenovo (1684) konvinkis la aliajn ŝtatojn, ke ili bezonis novan aliancon. Plie, la nuligo de la edikto de Nantes per la nova edikto de Fontainebleau, en 1685, forte unuigis la eŭropajn Protestantojn. Fine, Vilhelmo la 3-a de Oranje, kiu deziris akiri la anglan tronon, volis malatentigi Ludovikon per kontinenta konflikto.

Kreo[redakti | redakti fonton]

En 1686, Nederlando kaj Svedio reigis sian defendan aliancon. Je la 7-a de majo 1686, la imperiestro Leopoldo la 1-a kaj Brandenburgio faris same, ĉefe por defendi la respekton de la Vestfalia Paco. Je la 9-a de julio en Augsburg (Bavario), Vilhelmo la 3-a, la Sankta Romia Imperio, Hispanio, Svedio, Bavario kaj la saksaj princoj alianciĝis kontraŭ Francio. Palatinato kunigis ilin ekde septembro.

La ligo plifortiĝis en 1689 per la aldono de Nederlando, Danio kaj Savojo.

Kiam la Francoj malsukcesis trudi la nomumon de francfavora ĉefepiskopo de Kolonjo, ili ekokupis la urbon en junio 1688. Tiel komenciĝis la milito de la ligo de Augsburg, kiu daŭris ĝis 1697.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]