Liniilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liniilo longa 30 cm
kolekto da liniiloj

Liniilo estas helpilo por la desegnado de linioj, aparte de rektaj linioj (rektilo ). En tiu kazo ĝi konsistas el rekta longa tabulo (kutime el ligno, metaloplasto), al kiu kutime aldonatas skalo kun mezuroj de distancoj, en onoj de metro aŭ en coloj (tiu-kaze nomata ankaŭ linimezurilo).

Ankaŭ ekzistas liniiloj por desegnado de kurbaj linioj (diverskurba liniilo [1]), ekzemple por paraboloj.

Specialaj kazoj estas liniiloj, kiuj samtempe ebligas mezuri angulojn (ofte en formo triangula).

Liniiloj estas uzataj aparte en geometrio kaj teknika desegnado, arkitekturo kaj ĝenerale en konstruado, sed ili povas principe esti utiligataj en ĉiu speco de desegna ago kaj inter alie estas ĉiutaga helpilo de lernejanoj.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002


Ŝablono:Ĝermo-matematiko