Lippe-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lippe-Ligo (ger.: Lippeverband) prizorgas kiel komunuma ligo pri akvoekonomio kun sidejo en Dortmundo pri la reguligo kaj purtenado de la akvo en la malsupra fluejo de la rivero Lippe.

Fono[redakti | redakti fonton]

Pro la progresanta karboekspluato je la fino de la 19-a jarcento pli kaj pli oftiĝis malleviĝoj de la subgrundaj montoj. Tiuj ŝanĝiĝoj kaŭzas faŭltojn en la supraj tertavoloj, kaj tiuj koncernas akvokondukaj tavoloj. Efektoj de ĉi tiuj ŝanĝiĝoj estas ekzemple sekiĝo de lagoj nutritaj de subtera akvo kaj de malsekejoj. Per blokadoj kaj kapilaroj, formitaj per faŭltoj , tamen ankaŭ subgrunda akvo povas atingi la surfacon, kaj ekestas novaj subakvigoterenoj kaj lagoj. La malleviĝo de la tersurfaco ankaŭ ofte ĝenas la deklivecon en naturaj riverfluoj. Ekestas novaj altakvoj, aŭ akvoj eĉ fluas retroen.

Kun la karboekspluato tamen ankaŭ ekestis industrio, kiu havis treegan bezonon da akvo kaj siaflanke produktis malpurakvon. Tiu ĉi malpurakvon oni ofte kondukis en naturajn akvejoj. Por teni la efikojn sur la homojn malgrandaj , oni uzis ekzemple la riveron Emscher fluantan meze tra la Ruhr-Regiono kiel naturan malpurakvo-kanalo kaj taskigis la Emscher-Kooperativon per ties fortikigo kaj akvopurigo. Laŭ tiu ĉi modelo fondiĝis en la sekvotempo pluaj pli malgrandaj akvoekonomiaj ligoj. En ekspertizo por la ministrejo por terkuturado el 1917 Heinrich Helbing rekomendis, fondi anstataŭ pli grandaj kooperativoj grandajn celoligojn. El tio postsekve ekestis por la malsupra akvokolekta baseno de la Lippe okcidente de Lippborg la Lippe-Ligo. En ĝi kunfandiĝis pli malgrandaj kooperativoj en la akvokolekta baseno.

Historio de la Lippe-Ligo[redakti | redakti fonton]

La Lippe-Ligo estis fondata la 19-an de januaro 1926 kiel celoligo surbaze de Lippe-Leĝo. Modelo estis la Emscher-Kooperativa Leĝo kaj la per ĝi fondota Emscher-Kooperativo. La kooperativo por la rivero Seseke fondita en 1913 kunfandiĝis en la Lippe-Ligo.

En 1932 la Lippe-Ligo ekfunkciigis en Soest la unuan akvopurigejon; ĝi entenis jam biologian purigoŝtupon.

En la jaro 1969 ekestis la Akvoligo de Okcident-Germanaj Kanaloj (WWK), kies celo estas la nutradon de la ŝipkanaloj per akvo. Jam en 1970 komenciĝis la kunaboro kun la Lippe-Ligo. La kanaloj ricevas nun akvon el la rivero Lippe, kaj en sekaj periodoj la Lippe ricevas akvon el la kanaloj.

En 1975 oni plialtigis la digon de la Lippe en Hamm-Herringen sur 16 metrojn, ekde 2004 sur 17 metrojn. Per tio ĝi estas la plej alta riverdigo en Germanujo.

La Lippe-Leĝo estis ŝanĝata en 1990 kaj regulas la novan teritorion de la Lippe-Ligo.[1]. Ĝi difinas kiel surfacan teritorion la

  • Lippe malsupre de Lippborg (Lippe-km 142,44) ĝis la riverbuŝo,
  • rivereton Mommbach (Stollbach, Langhorster Leitgraben),
  • senakvigan kanalon Lohberger Entwässerungsgraben same kiel Bruckhauser Mühlenbach kaj
  • rivereton Rotbach.

Alvenis la partaj regionoj de la komunumoj Ahlen kaj Beckum, kiuj troviĝas super ŝtonkarbokampoj. Ankaŭ la planaj kaj rezervaj regionoj por la migrado norden de la karboekspluato en la urboj kaj komunumoj Ahlen, Ascheberg, Beckum, Drensteinfurt, Ennigerloh, Raesfeld kaj Sendenhorst fariĝis ligoteritorio.

En la jaro 1997 la Lippe-Ligo havis 113 membrojn, kaj ĝia teritorio etendiĝis sur 3280 km². En ĉi tiu regiono loĝis proksimume 1,3 milionoj homoj. Ĝi tenis 64 akvopurigejojn, 56 pumstaciojn kaj 77 pluvakvobasenojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lippeverbandsgesetz, Homepage Lippeverband

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]