Soest
| Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Soest en Germanio. Pri la samnoma komunumo en Nederlando rigardu sub Soest (Nederlando) |
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
| distriktaro: | Arnsberg |
| distrikto: | Soest |
| geografia situo: | 51° 35´ 16´´, 8° 6´ 33´´ |
| alteco: | 90 m super NN |
| areo: | 85,81 km² |
| loĝantaro: | 48543 (31a de decembro 2011) |
| loĝdenseco: | 562 loĝantoj/km² |
| poŝtkodo: | 59494 |
| telefonkodo: | 02921 |
| regiona aŭtokodo: | SO |
| administra kodo: | 05 9 74 040 |
| urba strukturo: | La kerna urbo kaj 18 urbopartoj |
| Adreso de la urba administracio: | Am Vreithof 8 59494 Soest |
| Politiko | |
| Urbestro: | D-ro Eckhard Ruthemeyer (CDU) |
Soest, ĉefurbo de la samnoma distrikto, estas urbo en Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas ĉ. 50 km oriente de Dortmund sur la fekunda grundo de Soester Börde. Fine de la jaro 2011 la urbo havis 48543 loĝantojn.
Soest aĝas jam pli ol 1000 jarojn kaj estis unu el la plej gravaj urboj de Hanso en la mezepoko. En la kulmina tempo de la mezepoko ĝi estis la dua plej granda urbo de Germanio post Köln (Kolonjo).
Grandan signifon la urbo atingis kiel centro de Soester Börde, regiono kun tre fekunda tero, kiel loko de salo-produktado kaj prilaborado de fero, sed ĉefe kiel grava komerca urbo, kies kontaktoj etendiĝis ĝis ekz. Novgorod en Rusio. La urbo konatiĝis ankaŭ pro la Soest-a urborajto, kiu influis multajn urbojn, en modifita formo ĝis en la baltmaran regionon.
Vidindaĵoj [redakti]
Malgraŭ gravaj detruoj dum Dua Mondmilito la urbo ankoraŭ disponas pri multaj vidindaĵoj. Ekzistas ekzemple ankoraŭ tri kvaronoj de la urba muro kaj remparo, sed nur unu el origine dek pordegoj (Osthofentor). En la urbocentro ĉ. 600 domoj estas protektitaj monumentoj. Aparte vidindaj i.a. estas la "Haus zur Rose" kaj la Pilgrim-domo, la plej malnova gastejo de Vestfalio. La plej gravaj preĝejoj estas la katedralo St. Patrokli kaj la preĝejo St. Petri.
La probable plej malnova bakejo kiu ankoraŭ produktas pumperniklon, estis fondita en 1570 de Jörgen Haverlanth en Soest.
Partneraj urboj [redakti]
Bangor en Kimrio / Britio
Guérard en Francio
Herzberg (Elster) en Germanio
Kampen en Nederlando
Sárospatak en Hungario
Soest (Nederlando) en Nederlando
Strzelce Opolskie en Pollando
Visby en Svedio

