Litoral

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Litoral (marbordo) estis revuo de literaturo fondita en Malago, Hispanio, en 1926 fare de la poetoj Emilio Prados kaj Manuel Altolaguirre, de kiu José María Hinojosa estis kunĉefredaktoro en 1929.

Ties publikado kaj disvastigo estas konsiderataj ŝlosila por tio kio nun estas konata kiel la Generacio de la 27-a.[1][2]

Historia[redakti | redakti fonton]

Dekomence ĝi dediĉis sin nur al poezio, kaj tiel la unua numero aperis en aŭtuno 1926 kun kunlaboraĵoj de Federico García Lorca, José Bergamín, Jorge Guillén kaj Gerardo Diego inter aliaj,[3].

En la dua numero, kun kovrilo de la pentristo Benjamín Palencia, kunlaboris Luis Cernuda kaj Ramón Gómez de la Serna. Kaj en sekvaj numeron kaj suplementoj, Rafael Alberti, Dámaso Alonso, Vicente Aleixandre, Manuel de Falla, Juan Gris, Pablo Picasso kaj Salvador Dalí.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edicioneslitoral.com (eld.). «Historia de la Revista Litoral». Arkivita el originalo la 29an de marto 2013. Konsultita la 8an de aprilo 2013.
  2. Dialnet.es (ed.). «Litoral, una revista con historia». Konsultita la 8an de aprilo 2013.
  3. Inglada Roselló 2009, pp. 52-53.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Inglada Roselló, Rafael (1a de februaro 2009). «1. Historia de la Imprenta Sur (1925-2000)». En Centro Cultural Generación del 27, eld. Málaga, 1901-2000: un siglo de creación impresa. Málaga: Centro de Ediciones de la Diputación de Málaga. p. 499. ISBN 978-84-7785-811-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Litoral (revista) en la hispana Vikipedio.