Ljubiša Samardžić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ljubiša Samardžić (maldekstre)

Ljubiša SAMARDŽIĆ (serbe Љубиша Самарџић elp. Ljubiŝa Samarĝiĉ) (naskiĝis la 19-an de novembro, en 1936) estas serba aktoro.

Li naskiĝis en Skopje, en Respubliko Makedonio, en la familio de karboministoj. Lia aktora talento estis jam tre frue malkovrita kaj li gajnis stipendion ĉe direktoro Bojan Stupica.

Samardzic studis en la Belgrada Dramarta Akademio. Aŭguste de 1995, li ricevis vivpremion "Pavle Vuisic" por la ludoj en la jugoslavaj filmoj.

Samardzic estis membro de Centra Komitato de Jugoslava Komunista Partio en la malfruaj 1980-aj jaroj.