Llanwrtyd Wells

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La trinkejo/gastejo Neuadd Arms en la komunuma centro

Llanwrtyd Wells (angle; kimre simple Llanwrtyd) estas vilaĝo en la paroĥo de Llanwrtyd en Powys, en la tradicia distrikto de Brecknockshire, meza Kimrio, situante ĉe rivero Irfon. La komunumo havas la loĝantaron de 601 personoj (2001).

Llanwrtyd Wells estiĝis, kreskis kiel kuracakva loko danke al la fonto Ffynnon Ddrewllyd ("stinka puto"), kiu ankoraŭ ekzistas. La komunumo estas konata kiel eisteddfod-loko (kimria literatura ktp. festivalo) kaj kiel loko de la jara Monda Torfomarĉa Akvopipa Ĉampionado kaj la jara Maratono inter Homo kaj Ĉevalo.