Lokitj
Lokitj, ukraine Локіть, ruse Локоть [lokotj], slovake Lokeť, hungare Nagyábránka [nadjAbrAnka] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Irŝava, en municipo de Ĉornij Potik (Irŝava).
Bazaj informoj
- 48° 25′ 37″ N 22° 59′ 05″ O / 48.42694 °N, 22.98472 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 25′ 37″ N 22° 59′ 05″ O / 48.42694 °N, 22.98472 °O (mapo)
- Areo: 0.5 km²
- Alto super marnivelo: 376 m
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 90110
- Telefonprefikso: + 380 3144
- Aŭtokodo: AO
Situo
Lokitj situas laŭ traira flankovojo.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon Nagyábránka apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Lokitj. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.