Lombarda Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pontida: tabulo rememoranta la ĵuron

La Lega Lombarda aŭ esperante Lombarda Ligo estis alianco formata la 7a de aprilo de 1167 en la abatejo de Pontida, formata de Milano, Lodi, Ferrara, Piacenza kaj Parma. Decembre 1167 kuniĝis kun la Lega Veronese kaj kun aliaj komunumoj, kio enmetis en la Ligo ĝis 26 (kaj poste 30) urbojn de norda Italio, inter kiuj Crema, Cremona, Mantova, Piacenza, Bergamo, Brescia, Milano, Bologna, Padova, Modena, Reggio nell'Emilia, Treviso, Venezia, Vercelli, Vicenza, Verona, Lodi kaj Parma.

La Ligon oni formis por kontraŭstari la reĝon Frederiko la 1-a de Hohenstaufen nomata "Il Barbarossa", imperiestro de la Sankta Romia Imperio, je ties klopodo etendi sian imperian influon en la regiono pada. Frederiko reklamis la kontrolon de la itala duoninsulo en la kunsido de Roncaglia (1158), kaj invadis ĝin en 1158 kaj en 1166. La Lega ĝuis la helpon de la papo Aleksandro la 3-a, ankaŭ deziranta kontraŭstari la imperian povon en Italio. La urbo de Alessandria, fondita en Piemonto de la Lega Lombarda, prenis sian nomon de la Papo kaj naskiĝis kiel kontraŭimperia fortikaĵo ĉe la markizlando de Monferrato, aliancano de Barbarossa.

En la Batalo de Legnano de 29a majo de 1176, Frederiko la 1-a estis venkita de la komunuma armeo, gvidata de la condottiero Alberto da Giussano. Post aliaj malvenkoj, la imperiestro akceptis militrompon dum ses jaroj de 1177 al 1183, ĝis la Traktato de Costanza, kie la padaj komunumoj akceptis fidelon al Imperio sed kun tuta loka jurpovo en siaj teritorioj.

La Lega Lombarda estis renovigata en 1198 kaj en 1208. En 1226, la Lega renovigis sian iaman prestiĝon tiam kontraŭ Frederiko la 2-a de Hohenstaufen kiu klopodos pliigi sian povon en Italio per la konkero de Vicenza kaj la Batalo de Cortenuova sull'Oglio, kiu kreis famon de lerta strategisto de la imperiestro, kiu malakceptis ĉiujn pacoferojn de la milananoj. Milano kaj aliaj kvin urboj rezistis kaj oktobre de 1238 devis rompi la sieĝon ĉe Brescia. Denove helpata de la Papo, la Lega Lombarda sukcesis kontraŭstari la klopodoj de Frederiko, kaj solviĝis en 1250 post la morto de la imperistro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]