Longvosta jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta jakanao
En nebreda plumaro en Barato.
En nebreda plumaro en Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Hydrophasianus
Wagler, 1832
Specio: H. chirurgus
Hydrophasianus chirurgus
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta jakanaoAkvofazano (Hydrophasianus chirurgus) estas specio de Ĥaradrioforma birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas la ununura membro de la genro Hydrophasianus.

Grupo

La jakanaoj estas grupo de ĥaradrioformaj birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas kapablaj naĝi aŭ merĝi sed preferas piediri sur akva plantaro. La inoj estas pli koloraj kaj grandaj ol maskloj, kiuj zorgas pri kovado kaj idozorgado; multaj inoj aŭ specioj estas poliandraj. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.

Disvastiĝo

La Longvosta jakanao reproduktiĝas en Barato, sudorienta Azio kaj Indonezio. Ĝie stas loĝanta en plej granda parto de sia teritorio, sed nordaj bredantoj el suda Ĉinio kaj la Himalajo migras en duoninsula Barato kaj sudorienta Azio. Ĝi estas loĝanta ankaŭ en Tajvano, kie ĝi estas konsiderata endanĝerita.

Aspekto

Tiu specio de jakanao estas sufiĉe malsimila ne nur kun tiuj jakanaoj de la genro Jacana, sed eĉ de aliaj genroj, kiel okazas kun la Bronzflugila jakanaoIndika jakanao, Metopidius indicus, ĉar tiuj lastaj havas brunan dorson kaj nigran korpon kaj la Longvosta jakanao (Hydrophasianus chirurgus) tute ne kaj krome havas diferencan bredoplumaron ĉefe nigran, sed ne kie aliaj jakanaoj havas nigron aŭ brunon, ĉar ili havas blankajn flugilojn, kapon kaj antaŭan kolon. Malantaŭa kolo estas brilflava, separata de nigra bordo disde la blanka parto. La okuloj estas nigraj kio kontrastas multege en blankega parto. La kruroj kaj fingroj estas longegaj kaj grizaj. Pro tio temas pri facile rekonebla kaj nekonfuzebla birdo. Rezume videblas blankaj flankoj ĉirkaŭitaj el nigro kun duonblanka kaj duonflava kolo. Ili estas 31 cm longaj, sed la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Dum bredado la longa nigra vosto kiu nomigas ilin aldonas pliajn 8 cm kaj faras ilin la plej longaj inter la jakanedoj.

Nematuraj plenkreskuloj malhavas tiun longan voston. La subaj partoj estas blankaj escepte pro brunaj brusto kaj kolstrio.

Junuloj havas brunajn suprajn partojn. Subaj partoj estas blankaj kun palbruna brusta strio.

Datumoj

Mezuroj (Laŭ Rasmussen kaj Anderton):

  • Longo 310 mm 390-580 mm (reproduktado)
  • Enverguro 190-244 mm (plenkreskuloj) 168-228 mm (junuloj)
  • Beko 23-30 mm
  • Tarsus 45-58 mm
  • Vosto 194-376 mm (reproduktado) 110-117 mm (nereproduktado)

Reproduktado

Bredado okazas sur flosanta plantaro el marto ĝis julio. En suda Barato oni reproduktas dum sezono de musonoj el junio ĝis septembro. Ili estas poliandraj kaj la ion demetas ĝis 10 demetadoj kiujn zorgos la maskloj. Kvar nigromarkitaj brunaj ovoj estas demetataj en flosantaj nestoj.

Kutimoj

La Longvosta jakanao manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn plukitajn el flosanta plantaro aŭ el la akvosurfaco.

La voĉo estas kateca mionp kaj naseca tiun.

Referencoj