Louise Bourgoin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Bourgoin
Persona informo
Naskonomo Ariane Louise Bourgoin
Naskiĝo 28-an de novembro 1981 (1981-11-28) (42-jaraĝa)
en Vannes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Edz(in)o Tepr • Julien Doré
Infanoj 2
Okupo
Okupo aktoromodelo • televida prezentisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.louisebourgoin.fr
vdr
Louise Bourgoin en festivalo de Cannes en 2013
Louise Bourgoin kun Julien Doré en la 33-a ceremonio de César en 2008
Louise Bourgoin fotita de Studio Harcourt en 2009

Louise BOURGOIN, naskiĝnome Ariane Bourgoin (naskiĝis la 28-an de novembro 1981 en Vannes (Morbihan)), estas franca komediistino, manekeno kaj televida prezentistino.

Infanaĝo kaj studado[redakti | redakti fonton]

Louise Bourgoin, naskiĝinta de patro, profesoro pri filozofio kaj de patrino, psikiatra kuracistino, trapasis siajn gimnaziajn jarojn en Vannes.

Ŝiaj gepatroj revis, ke sia unusola filino havu stabilan laboron[1], Louise Bourgoin studis dum kvin jaroj en Belarta Lernejo de Rennes, por fariĝi profesoro pri plastikaj artoj. Samtempe, ŝi eklaboris en manekena medio, kaj pozis interalie por fotisto Ian Sanderson.

Televida kariero[redakti | redakti fonton]

Ĵus diplomita, en 2004, ŝi fariĝis unu el la prezentistinoj de elsendo Kawaï !, en kanalo Filles TV[2], sub sia antaŭnomo. Tiu elsendo enscenigis tribon da belaj prezentistinoj kun po aparta personeco. Ŝi verkis, apogis siajn rubrikojn kaj prezentis siajn ŝataĵojn en tiu magazino.

Du jarojn poste, ŝi mallonge trapasis al Direct 8.

Samtempe, kun prezentisto Marc Lacombe alinomita Marcus, ŝi preparis projekton de elsendo por Playstation TV. La kanalo neniam ekstartis, kaj la projekto ne estis elsendita.

Ekde 2006 post la someraj ferioj ĝis junio 2008, ŝi estis « Miss Vetero » en Le Grand Journal de Michel Denisot, elsendita ĉiuvespere en Canal+. Ŝi reprenis la stilon de « amuza kaj seksalloga » fraŭlino, propra al la kanalo kaj en la vico de Mademoiselle Agnès aŭ ĉefe Axelle Laffont, postsekvante al Sébastien Thoen kaj Oriane Bonduel. Por eviti nom-konfuzon kun Ariane Massenet, ŝi elektis nomi sin Salomé kaj post rifuzo de la kanalo, elektis la pseŭdonomon Louise Bourgoin, omaĝe al la laboro de plastikistino Louise Bourgeois[1]. Ekde septembro 2008, ŝi animis ĉiuvendrede rubrikon en Le Grand Journal titolitan Lu à la télé (legita en televido), kiu estis pseŭdo-literatura rubriko de ĉ. 4 minutoj kaj kiu komenciĝis per spektakla eniro, sekvata de rapida prezento de kelkaj libroj kaj kiu finiĝis per eta video en kiu ŝi parodiis personecon. Inter la famuloj troviĝis Arielle Dombasle, Roselyne Bachelot, Ségolène Royal, Carla Bruni kaj ankaŭ Jean Sarkozy.

Ŝi diris sian admiron por Sylvie Joly, Florence Foresti kaj Muriel Robin. Ŝia aparta humuro plaĉis al Canal+ kiu ludigis al ŝi mallongajn skeĉojn kun Laurent Weil en majo 2007, kaj dum la 60-a Festivalo de Cannes en 2007.

Kina kariero[redakti | redakti fonton]

En 2008, Louise Bourgoin ludis sian unuan rolon en La Fille de Monaco de Anne Fontaine[3], aperinta la 20-an de aŭgusto 2008. La reĝisorino serĉis « junulinon sencerban kaj korpe liberan »[4]. En tiu filmo, Louise Bourgoin ludis rolon de impertinenta verterprognozistino apud Fabrice Luchini. En 2010 ŝi ekhavis la ĉefan rolon de Les Aventures extraordinaires d'Adèle Blanc-Sec, reĝisorita kaj produktita de Luc Besson.

Voĉografio[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Intervjuo de Louise Bourgoin, Télé Loisirs n°1105, de 5 al 11 majo 2007.
  2. Louise Bourgoin en Stars et Célébrités. Arkivita el la originalo je 2010-09-11. Alirita 2010-08-18.
  3. Fille de Monaco. Arkivita el la originalo je 2020-08-15. Alirita 2021-08-15.
  4. « Le corps et l'esprit de Louise Bourgoin », Le Monde, 17 majo 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]