Carla Bruni

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Carla BRUNI, realnome Carla Bruni-Tedeschi (naskiĝis la 23-an de decembro 1967 en Torino, Italio) estis komence manekeno, poste kantistino. Ŝi estas ekde la 2-a de februaro 2008 edzino de la franca prezidento Sarkozy.

Paris Match n-ro 3059: Nicolas Sarkozy kaj Carla Bruni
Paris Match n-ro 3059: Nicolas Sarkozy kaj Carla Bruni

Enhavo

[redaktu] Biografio

Carla naskiĝis la 23-an de decembro 1967 en Torino, Italio. Ŝi estas la filino de Oper-komponisto kaj riĉa industriisto Alberto Bruni Tedeschi kaj de aktorino, pianistino, koncertistino Marysa Borini. Ŝia fratino estas aktorino, scenaristino kaj reĝisorino Valeria Bruni-Tedeschi. Ŝia plej aĝa frato, Virginio, mortis la 4-an de julio 2006.

En januaro 2006, ĵurnalistoj de brazila gazeto O Estado hazarde malkovris, ke la vera patro de Carla Bruni fakte estas iu itala entreprenisto Maurizio Remmert, kiu nun delonge vivas en San-Paŭlo, kiu travivis amaventuron kun ŝia patrino Marisa Tedeschi kiam li estis 19 kaj ŝi estis 32-jaraĝa.

En 1973, ŝi estis 5-jara, ŝia familio transloĝigis al Francio, timante ostaĝo-prenojn fare de italaj Ruĝaj Brigadoj. Junaĝe ŝi lernis ludi pianon kaj gitaron. Ŝi frue trempis en muzika etoso kaj heredis el sia familio emon al tiu arto. Pasiigita de literaturo kaj verkado, ŝi komponas siajn kanzonojn, skribaĉante tekstojn inter du aktivecoj.

Carla Bruni-Tedeschi edziniĝis kun Nicolas Sarkozy la 2-an de februaro 2008 en Parizo. La privata ceremonio okazis en la Palaco Elizeo, rezidejo de la franca prezidento. Sekve, ŝia nomo ŝanĝiĝis al Carla Bruni-Sarkozy.

[redaktu] Manekeno - 1985-1997

Kiam ŝi estis 19-jara, ŝi ĉesigis siajn studojn pri arĥitekturo por fariĝi plentempa manekeno. Ŝi atingis rangon de Top-modelo en 1988 fariĝante internacia stelulino de mod-magazinoj en la 1990-aj jaroj kaj marŝante sur la podioj de la plej grandaj kudristoj. En 1997, tiam 29-jara, ŝi ĉesigis sian karieron de manekeno, kiu daŭris 10 jarojn. Ŝi decidis dediĉiĝi al muziko.

[redaktu] Kantistino - 2000-....

En 1999, ŝi renkontis Julien Clerc dum vespermanĝo kaj konfidis al li, ke ŝi verkas kanzonojn. Kelkajn semajnojn poste, ŝi sendis al li tekston titolitan Si j’étais elle. Julien Clerc komponis la muzikon de tiu kanzono kaj aperigis albumon Si j'étais elle en kiu Carla Bruni verkis 5 aliajn titolojn. En 2000, la albumo vendiĝis en pli ol 250,000 ekzempleroj.

Dum ŝi vivis kun beletra eldonisto Jean-Paul Enthoven, ŝi kokris lin kun lia filo Raphaël Enthoven, edzo de Justine Lévy, de kiu li eksedziĝos. En 2004, Justine Lévy publikigos sukcesan libron pri tiu afero. En 2001, ŝi naskis filon Aurélien al Raphaël Enthoven.

En 2002, helpate de Louis Bertignac, ŝi verkis kaj komponis albumon Quelqu'un m'a dit. Ŝi interpretis tiun albumon unuope akompanante sin per gitaro. Ŝia albumo estis favore akceptita de recenzo, kaj vendiĝis en pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.

En 2004, ŝi estis unu el la herooj de la unua furor-libro de Justine Lévy Rien de grave (nenio grava). La aŭtoro, filino de Bernard-Henri Lévy (kies historia eldonisto kaj plej bona amiko estas la patro de Raphaël Enthoven), montris en ĝi sian grandan trairon tra vakuo kaj sian periodon de rekonstruo sekvante sian eksedziĝon de Raphaël Enthoven, elirinta kun Carla Bruni.

La 15-an de januaro 2007, ŝi aperigis sian duan albumon No Promises, kie ŝi akompanis sian muzikon de tekstoj de anglalingvaj poetoj kiel William Butler Yeats, Wystan Hugh Auden, Emily Dickinson, Christina Rossetti, Walter de la Mare kaj ankaŭ Dorothy Parker.

[redaktu] Albumoj

[redaktu] Albumo Si j'étais elle (se mi estus ŝi), de Julien Clerc - 2000

Tekstoj de Carla Bruni, muziko de Julien Clerc

  1. Si j’étais elle
  2. Aussi vivant
  3. On serait seuls au monde
  4. Se contenter d'ici-bas
  5. Silence caresse

[redaktu] Albumo Quelqu'un m'a dit (Iu diris al mi), unuope - 2002

Carla Bruni: "Quelqu'un m'a dit"
Albumo
Quelqu'un m'a dit
  • aperis: marto 2004 (FR.)
  1. Quelqu'un m'a dit
  2. Raphaël
  3. Tout le monde
  4. La noyée
  5. Le toi du moi
  6. Le ciel dans une chambre
  7. J'en connais
  8. Le plus beau du quartier
  9. Chanson triste
  10. L'excessive
  11. L'amour
  12. La dernière minute

Registrita kaj produktita de Louis Bertignac (P) Naïve NV 43411

[redaktu] Albumo Sol en cirque - 2003

Kompilaĵo por "Sol En Si" (Solidarité Enfants Sida) kun Axel Bauer, Francis Cabrel, Calogero, Louis Chedid, Maurane, Antoine...

  1. Même si je suis top

[redaktu] Carla Bruni duope kun Louis Bertignac - 2005

El la albumo de Louis Bertignac Longtemps

  1. Les frôleuses
  2. Sans toi

[redaktu] Albumo No Promises, unuope - 2007

Albumo
No Promises
  • Aperis: januaro 2007 (FR.)
  1. Those dancing days are gone
  2. Before the world was made
  3. Lady weeping at the crossroads
  4. I felt my life with both my hands
  5. Promises like piecrust
  6. Autumn
  7. If you were coming in the fall
  8. I went to heaven
  9. Afternoon
  10. Ballade at thirty-five
  11. At last the secret is out

[redaktu] Eksteraj ligiloj