Louisville - france prononcata pli-malpli [luiVIL] - estas urbeto (angletown) en Usono. Ĝi apartenas al la subŝtatoNov-Jorkio kaj al ĉirkaŭa kantono Sankt-Laŭrenco. Laŭ la stato de la censo 2020 en la loĝloko vivis 3 050 loĝantoj sur areo de 63,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km². La urbeto bordas al la rivero Sankt-Laŭrenco, kiu samtempe estas la limo inter Usono sude kaj Kanado norde. La rivero venas el la lago Ontario kaj fluas orienten kaj iom norden, direkte al la Atlantika Oceano.