Lukovo
Lukovo (ankaŭ slovake), ukraine kaj ruse Луково, hungare Lukova estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.
Bazaj informoj
- 48° 19′ 11″ N 23° 12′ 39″ O / 48.31972 °N, 23.21083 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 19′ 11″ N 23° 12′ 39″ O / 48.31972 °N, 23.21083 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 167 m
- Loĝantaro: 1550
- Poŝtkodo: 90156
- Telefonprefikso: + 380 3144
- Aŭtokodo: AO
Situo
Lukovo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1500. Ĝis Traktato de Trianon Lukova apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Lukovo. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.