Luterana preĝejo (Monor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Monor
Luterana preĝejo en Monor
Luterana preĝejo en Monor
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Monor
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado 19361938
Specifo
Enhaveco ĉirkaŭ cent homoj
Longo 15 m
Larĝo 9 m
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Monor (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Monor vivis nur sporade luteranoj, ili havis nur preĝdomon konstruitan en la 19-a jarcento. Ili eklezie apartenis al Péteri, la memstara grupo estis fondita en 1938. La nun videbla preĝejo estis konstrita inter 1936 kaj 1938 en la malplenigita loko de la preĝdomo. La orgeno ankoraŭ mankas el la galerio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en placo laŭ trotuaro. En la preĝejkorto trametita monumento estas videbla, antaŭ la kirko ornamputo videblas. La fasado estas malsimetria, kie arkado kun 2 aperturoj reliefas, sed dekstre la cilindra turo altiĝas, kie plej supre estas surskribo: "Estas nia Dio fortikaĵo forta". En la turo 3 sonoriloj sonoras. Interne la muroj estas blankaj. En la absidon oni metis la altaron en 1939.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.