Monor
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Hungario. Se vi serĉas informojn pri komunumo en Rumanio, vidu la paĝon Monor (Bistrița). |
Monor estas urbo kun la titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Monor, kies centro ĝi estas.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 62 km²
- Loĝantaro: 21700
- Poŝtkodo: 2200
- Telefonprefikso: 29
Situo[redakti]
La urbo situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto–Cegléd situanta 20 km sudoriente de la ĉefurbo Budapeŝto.
Historio[redakti]
Monor estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko, poste sarmatoj alvenis. Dum la longa turka epoko Monor senhomiĝis. Hungaroj refondis la komunumon, poste en 1753 germanoj alvenis. Ĝis fino de la 19-a jarcento Monor estis kampurbo, poste en 1970 ĝi iĝis grandvilaĝo, ĝis 1984 loka administra centro de kelkaj vilaĝoj. Ĝi ricevis la urban rajton en 1989.
Vidindaĵoj[redakti]
Famulo[redakti]
En Monor naskiĝis filologo István Borzsák.