Luterana preĝejo (Pécel)
Luterana preĝejo de Pécel | |
---|---|
Luterana preĝejo de Pécel
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pécel |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Városház utca 2., Pécel, 2119 |
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Pécel (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni konjektas, ke luteranoj vivis en Pécel ekde la 1700-aj jaroj. Ili ricevis diservojn en Maglód, sed en 1836 ili jam havis propran preĝdomon en servista domo de la loka bienulo. En 1859 la preĝdomo estis pligrandigita kaj apude oni konstruis luteranan lernejon. La nun videbla kirko estis konstruita en 1935. La luterana grupo eklezie apartenis al kuntirita paroĥo Rákoscsaba-Pécel-Isaszeg ĝis 1981, poste al Nagytarcsa.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas en la centra parto de la urbo sola en malgranda korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre ovala fenestro estas videbla. La plej supre malalta turo altiĝas.