Luterana preĝejo (Szécsény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Szécsény
Luterana preĝejo en Szécsény
Luterana preĝejo en Szécsény
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szécsény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Nógrád
Dato de konsekro 1899
Konsekrinto Frigyes Baltik
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Eklektikismo (arto)
Konstruado 18841892
Specifo
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 3170 Szécsény, Haynald Lajos u 3.
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szécsény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La luteranoj konstruis propran kirkon inter 1884-1992. La impona altaro estis kreita en 1897 kun financa apogo de Ágost Pulszky. La kirko estis renovigita en 2011.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, kiu kuŝas laŭ stratangulo, sed la maldekstra flanko de la navo rekte tuŝas la trotuaron. Ankaŭ tie estas enirejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo sola sonorilo povas sonoradi. Ankaŭ la turo havas enirejon, super tiu enirejo estas kvadrata fenestro, pli supre ĉe la tegmenta nivelo ronda fenestro. La navo etendiĝas ne laŭlonge, sed laŭlarĝe. La navo laŭ la fasado havas simetrie po du fenestrojn. La altara bildo prezentas Ĉieliron fare de Lajos Kubányi. La altaro mem estas 2 metrojn longa, 2 metrojn larĝa kaj iom pli, ol 4 metrojn alta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.