Lynda Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lynda Carter
Persona informo
Naskonomo Linda Jean Carter Córdova
Naskiĝo 24-an de julio 1951 (1951-07-24) (72-jaraĝa)
en Fenikso, Arizono,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Potomac vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Arizona Ŝtata Universitato • Arcadia High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Robert A. Altman • Ron Samuels vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • partoprenanto de belec-konkurso • voĉaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1968– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lynda Jean CARTER (24a de Julio, 1951) estas usona aktorino, kantistino, beleckonkurencinto kronita Miss World USA en 1972 kaj finiĝinta en 15a rango ĉe la beleckonkurso Miss World de 1972.

Kiel Wonder Woman.

Carter estas plej bone konata kiel stelulino de la aventura televida serio Wonder Woman, en la rolo de Diana Prince/Wonder Woman. Tiu rolo estis bazita sur la fikcia rolulo de superheroino en la komikso de DC samnoma, kaj la serio estis elsendita de ABC kaj poste de CBS el 1975 ĝis 1979.[1] La unua sezono de la serio estis elsendita de ABC kaj bildiĝas en la 1940-aj jaroj dum la Dua Mondmilito. La dua kaj tria sezonoj elsendiĝis de CBS kaj bildiĝas en la 1970-aj jaroj, kun la titolo ŝanĝita al The New Adventures of Wonder Woman ("La novaj aventuroj de Mirinda Virino"), kun kompleta ŝanĝo de rolantaro krom Carter kaj Waggoner.

Kiel adoleskulino, Carter jam ludis kiel ano de diversaj amatoraj muzikgrupoj. La partopreno en beleckonkursoj koincidis kun ŝia aktorlernado en Novjorko. Ŝi ekkarieris per malgrandaj roloj kaj televidserioj kiel Starsky and Hutch, Cos ktp. Post la sukceso kiel Wonder Woman, ŝi ricevis pli gravajn rolojn kiel fama apero en The Muppet Show, titolrolo en biografia filmo Rita Hayworth: The Love Goddess (1983) kiel Rita Hayworth mem, rolo en Mike Hammer: Murder Takes All (1989) ktp.

Entute ŝi aperis en 11 kinfilmoj, epizodoj de 64 televidaj serioj kaj programoj, ok videoludoj, publikigis kvin diskalbumojn, kaj kvin unuopaĵojn ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wonder Woman's origin story. CBS News (11a de Junio 2017). Alirita 26a de Junio 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]