Lőrinc Soós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lőrinc Soós
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1911 (1911-04-30)
en Baia Mare
Morto 23-an de majo 1975 (1975-05-23) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj italarumanahungarahispanaportugala
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomato
vdr

SOÓS Lőrinc (pro. ŝo:ŝ) estis hungara kupristo, diplomato naskita en Nagybánya la 30-an de aprilo 1911 kaj mortinta en Bp. la 23-an de majo 1975.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lőrinc Soós studis la metion de kupristo. En 1933 li aliĝis al laborista movado. Ĝis 1940 li estis dungito de Maŝinfabriko Franco-Română de Brăila, poste de Weiss Manfréd Rt. de Csepel. Inter 1957–58 li estis provizora afergvidinto, inter 1958–60 unua sekretario en Romo de hungara ambasadejo, inter 1962–66-afergvidinto en Rio de Janeiro kaj La Paz; inter 1966–1971 ambasadoro en Havano.

Fonto[redakti | redakti fonton]