Más negro que la noche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pli Nigra Ol La Nokto
filmo
Originala titolo Más Negro Que La Noche
Originala lingvo hispana
Kina aperdato 25-a de decembro 1975
Daŭro 96 minutoj
Ĝenro Suspenso
Kameraado Daniel López
Reĝisoro(j) Carlos Enrique Taboada
Produktisto(j) Alberto A. Ferrer
Scenaro Carlos Enrique Taboada
Filmita en Meksiko
Muziko de Raúl Lavista
Rolantoj Claudia Islas • Susana Dosamantes • Lucía Méndez • Helena Rojo • Pedro Armendáriz Jr.
Distribuo CONACINE
IMDb
vdr

Más negro que la noche (esperante pli nigra ol la nokto) estas meksika supensa filmo de 1975 scenarita kaj reĝisorita de Carlos Enrique Taboada, kreinto de aliaj similaj filmoj kiel Hasta el viento tiene miedo (Inkluzive la vento timas), El libro de piedra (La Ŝtona Libro) kaj Veneno para las hadas (Veneno por la feinoj).

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Kvar amikinoj decidas vivi kune en luksa domego kiun heredis Ofelia (Claudia Islas), la nevino de onklino Susana (Tamara Garina) kiu ĵus mortis. La nura kondiĉo estas, ke la nevino zorgu pri la nigra kato Bécquer, la amata hejmbesto de l' onklino. Post iuj tagoj, la kato aperas mistere mortinta en la kelo kaj, ekde tiu momento, strangaj aferoj ekkomencas en la domo.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Islas - Ofelia
  • Susana Dosamantes - Aurora
  • Helena Rojo - Pilar
  • Lucía Méndez - Marta
  • Alicia Palacios - Sofía
  • Julián Pastor - Pedro
  • Pedro Armendáriz Jr. - Roberto
  • Tamara Garina - Onklino Susana
  • Enrique Pontón - Notario

Versioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du versioj de ĉi-filmo: la origina, aperinta en 1975, kaj alia pli nova aperinta en 2014.