Mátyás Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Tóth
Mátyás Tóth
Mátyás Tóth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1993 (1993-05-25) (30-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Mátyás Tóth [mAtjAŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Mátyás estas hungara pupisto, aktoro.

Mátyás Tóth en 2017

Mátyás Tóth[1] naskiĝis la 25-an de majo 1993 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Tóth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2012, dum la lernojaroj li lernis ankaŭ kantadon kaj pianludon, krome li ludis en teatreto en Nyírbátor. Li akiris pupistan-aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2017. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Meczner kaj Gábor Tengely. Dum la studentaj jaroj li praktikadis en Pupteatro (Budapeŝto) kaj aliaj teatrejoj. Post la diplomo li laboris en pluraj pupistaj trupoj. Li ricevis premiojn inter 2017-2020.

Liaj pupteatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kacor király (fabelo, 2015)
  • Bertolt Brecht: La kaŭkaza kretcirklo (marioneta versio, 2016)
  • Pöttöm Panna (fabelo, 2017)
  • Misi Mókus kalandjai (fabelo, 2017)
  • William Shakespeare: Hamleto (marioneta versio, 2019)
  • Ágacska (fabelo, 2020)

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Retorzió (mallonga filmo, 2014) - Péter
  • Aranyélet (televizia serio, 2016) - studento
  • Mintaapák (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]