Móric Lőw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Móric Lőw
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1842 (1842-08-22)
en Makó
Morto 25-an de majo 1902 (1902-05-25) (59-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Móric Lőw [lOv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőw Móric estis juda-hungara-germana astronomo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Löw kaj Loev, liaj personaj nomvariantoj (pro malnova ortografio) estis Móritz kaj Moritz.

Móric Lőw[1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1842 en Makó, li mortis la 25-an de majo 1902 en Berlino (en fontoj estas legeblaj pluraj malsamaj datenoj!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Lőw studis ĉe la universitato de Lepsiko kaj Universitato de Vieno, fine li ricevis sian doktorecon en Reĝa Universitato de Pest en 1867. Post siaj studoj li estis asistanto en observatorio de Lepsiko. En 1883 li estis nomumita sekcia estro en la prusa geodezia instituto en Berlino kun la titolo de profesoro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Elemente der Planeten
  • Einfluss der Verbesserten Sternörter auf die Polhöhen der Gradmessung in Ostpreussen
  • Polhöhvon Helgoland
  • Zur Theorie der Passage-Instrumente im Ersten Vertikal (1881)
  • Astronomisch-Geodätische Ortsbestimmungen im Harz
  • Polhöhebestimmungen im Harzgebirge Ausgeführt (1887-1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-29. Alirita 2020-01-08.