Münchner Lach- und Schießgesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
teatreja indikilo

La politika kabareda ensemblo Münchner Lach- und Schießgesellschaft fondiĝis 1956 fare de Sammy Drechsel kaj Dieter Hildebrandt. Ĝi havas propran teatrejon en la urboparto Schwabing de Munkeno, la ĉefurbo de Bavario en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dieter Hildebrandt en februaro 1952 kadre de karnavala festo de la teatrosciencistoj de la munkena universitato kun siaj kunstudantoj Gerd Potyka, Klaus Peter Schreiner kaj Guido Weber en munkena gastejo montris improvizitan programon el skeĉoj. La sukceso instigis la gastejestrinon inviti la studantojn prezenti tiajn programojn dufoje ĉiusemajne kontraŭ "pago" de senlima biero kaj de varma vespermanĝo.

Iom pli ol semajnon pli poste, la 25-an de februaro 1952, okazis la oficiala premiero de la kabaredo Die Namenlosen ("la sennomaj") kun la seka titolo Ihr erstes Programm ("ilia unua programo"). La dua programo en julio 1955 temigis la tiam fortan diskuton ĉu la ĝis tiam oficiale pacisma Federacia Respubliko Germanio ricevu armeon kiu integriĝu en la okcidentan aliancon NATO ... aparte la junaj viroj de la lando ne entuziasmis pri tiu plano puŝita per la registaro de Usono.

la teatrejo en la centra kaj studenteca urboparto Schwabing, Ursulastraße 9

La sporta raportisto Sammy Drechsel fine aranĝis la gastejon Das Stachelschwein en la centra kaj studenteca urboparto Schwabing kiel konstantan teatrejon. Ekde la tria programo Die Nullen sind unter uns, kiu premieris en novembro 1955, Sammy Drechsel funkciis kiel reĝisoro. Fine de somero 1956 la kolegoj de Hildebrand kaj Drechsel fondis proprajn projektojn. Sekve Sammy Drechsel kaj Dieter Hildebrand en 1956 pluevuluis la ankoraŭ iom provizoran scenejon Die Namenlosen al kabaredo Münchner Lach- und Schießgesellschaft. La nomo ekestis laŭ ideo de la kolega aktora kunfondanto Oliver Hassencamp.

Drechsel sukcesis gajni ankoraŭ tri jam publike konatajn kabaredistojn por la projekto Ursula Herking, Klaus Havenstein kaj Hans Jürgen Diedrich. La unua, trihora programo Denn sie müssen nicht, was sie tun premieris la 12-an de decembro 1956 en la superplena gastejo kaj en marto 1957 televide prezentiĝis en la tutlanda televida kanalo Das Erste de la radiostaciaro ARD. De tiam la tutlanda televida prezento de la aktuala programo unufoje jare iĝis tradicia, ĉiam dum la Silvestra vespero.

la ensemblo en 1964: Ursula Noack, Jürgen Scheller, Hans Jürgen Diedrich, Dieter Hildebrandt, Klaus Havenstein

Jam en 1958 Ursula Noack akceptiĝis en la ensemblon, kaj sekvajare anstataŭigis la koleginon Ursula Herking. Pliaj konataj membroj de la ensemblo estis

  • Jürgen Scheller (de 1962 ĝis 1972)
  • Horst Jüssen (de 1969 ĝis 1972)
  • Achim Strietzel (de 1970 ĝis 1972)

En 1972 la ensemblo disiĝis kaj la prezentoj do ĉesis. Nur en 1976 la projekto Münchner Lach- und Schießgesellschaft reviviĝis pro iniciato de Dieter Hildebrand kaj daŭrigis la kabaredan tradicion.

Dieter Hildebrandt restis ligita al la kabaredejo kaj ĝis la jaro kontribuis al la prezentataj tekstoj.

Post la morto de Sammy Drechsel, lia vidvino Irene Koss en la 1980-aj jaroj aktive kunlaboris malantaŭ la kulisoj, kaj krome ĝis sia morto en 1996 starigis tekstan kaj bildan arkivon de la projekto.

En la "nova" Münchner Lach- und Schießgesellschaft interalie kunlaboris:

  • Kurt Weinzierl (de 1976 ĝis 1980)
  • Jochen Buss] (de 1980 ĝis 1990)
  • Bruno Jonas (de 1981 ĝis 1984) kaj
  • Henning Venske (de 1985 ĝis 1993).

En 2011 la konstanta ensemblo malfondiĝis kaj la teatrejo nur prezentis aliajn kabaredistojn kaj komikistojn.

Ekde oktobro 2015 denove ekzistas konstanta ensemblo el la kabaredistoj Caroline Ebner, Norbert Bürger, Sebastian Rüger kaj Frank Smilgies, kiu premieris per la 50-a sceneja programo de la kabaredejo. En 2018 Claudia Jacobacci transprenis la rolon de Caroline Ebner.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Tour de Trance (evidenta paragramo de Tour de France)
  • 1960: Sturm im Wasserglas (komparu france laŭ Montesquieu „tempête dans un verre d’eau“, simile angle „storm in a teacup“: granda bruo pri negravaĵo)
  • 1960: Lampenfieber ("sceneja streso")
  • 1961: Wähl den, der lügt ("elektu tiun kiu mensogas", pri demokratiaj balotoj)
  • 1962: Überleben Sie mal ("provu travivi!", paragramo de Überlegen Sie mal, "pripensu do!")
  • 1962: Streichquartett (arĉa kvarteto aŭ "ŝpara kvarteto")
  • 1963: Halt die Presse (paragramo de Halt die Fresse, "fermu la faŭkon", "fine silentu", pri provoj silentigi la gazetaron)
  • 1964: Krisen-Slalom ("kriza ĉirkaŭvojado", paragramo de Riesen-Slalom)
  • 1966: Zwei Girls vom roten Stern ("du knabinoj de la ruĝa stelo", spiona persiflaĵo)
  • 1967: Die Spaßvögel

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]