Maciej Popko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maciej Popko (naskiĝis la 3-an de decembro 1936) - pola orientalisto, hititologo, profesoro en Orientalistika Fakultato de Varsovia Universitato. Montgrimpisto, organizanto kaj ĉefo de polaj ekspedicioj en montoj de Azio.

Scienca agado

Li ĉefe okupiĝas pri Malgrand-Azio

Grimpado

Maciej Popko grimpas somere kaj vintre en Tatroj (de 1953), Dolomitoj kaj Francaj Alpoj. Li gvidis pionirajn ekspediciojn en montaroj de Turkio (1967, 1968) kaj ekspedicion en Afganio, lime de Pamiro kaj Hindukuŝo. Redaktoro kaj kunaŭtoro de unu el la plej bonaj lernolibroj de montgrimpado en la pola lingvo titolita "Alpinizm" (1971 kaj 1974) kaj aŭtoro de pluraj prilaboraĵoj.

Plej gravaj verkoj

  • Turcja (Turkio), Wiedza Powszechna, Warszawa 1971, 1984, 1987
  • Góry pod półksiężycem (Montoj sub la duonluno), Iskry, Warszawa 1974
  • Mitologia hetyckiej Anatolii (Mitologio de hitita Malgrand-Azio, Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Warszawa 1976, 1980, 1987
  • Religie starożytnej Anatolii (Religioj de antikva Malgrand-Azio), Iskry, Warszawa 1980
  • Magia i wróżbiarstwo u Hetytów (Magio kaj aŭgurado ĉe hititoj), PIW 1982
  • Wierzenia ludów starożytnej Azji Mniejszej (Kredoj de popoloj de antikva Malgrand-Azio), MAW, Warszawa 1989
  • Huryci (Huritoj), Warszawa 1992, 2005
  • Zippalanda, ein Kultzentrum im hethitischen Kleinasien (Universitätsverlag C. Winter, Heidelberg 1994)
  • Religions of Asia Minor, Wydawnictwo ademickie DIALOG, Warszawa 1995
  • Ludy i języki starożytnej Anatolii (Popoloj kaj lingvoj de antikva Malgrand-Azio), DIALOG, Warszawa 1999, ISBN 83-88238-01-9
  • Völker und Sprachen Altanatoliens, Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 2008, ISBN 978-3-447-05708-0.