Madera hedero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madera hedero
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Genro: Hedero Hedera
Specio: Madera hedero, Hedera maderensis
(A.Rutherf.) K.Koch
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Madera hedero, Hedera maderensis, ankaŭ Madejra hedero, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. La epiteto maderensis aludas al la nomo de la portugala insulo Madejro kaj de tie la traduka nomo Madera hedero. La specio fakte estas endemia de la insulo, kie ĝi estas ofta en deklivaj rokoj, surgrunde, kaj sur trunkoj de arboj speciale en laŭrisilvaj arbaroj kie abundas la laŭraco Apollonias barbujana.

Iama subspecio Hedera maderensis iberica, nome iberia subspecio de la okcidento de la Iberia duoninsulo, estis poste klasita kiel aparta specio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj).

Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.

Tigoj estas verdaj aŭ verdec-brunaj, foje nuance al ruĝa aŭ purpura. Tiu planto havas larĝajn foliojn, 2 al 8.5 colojn kaj iom ledecaj, kun 1-5 malgrandaj loboj, regulaj laŭ grando kaj formo. La folioj de madera hedero estas malgrandaj, verdecflavaj, arigitaj en grandaj nombroj en umbreloj, kaj la fruktoj, globoformaj akj nigraj se maturaj. Tiu planto havas florojn el aprilo al decembro. Laŭlonge de la tempo ĝi estis kultivata en ĝardenioj kaj uzata en floraraj aranĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A morphic analysis of Hedera L. (the ivy genus, Araliaceae) and its taxonomic implications (pdf). Adansonia, p. 197–212. Muséum national d'Histoire naturelle (2002). Arkivita el la originalo je 2011-08-08.