Magistra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magistra lingvo (Magistri, Magistri linguioMaster language) estas internacia planlingvo kreita de usonano Stephen Chase Houghton en 1907 kaj reformita en 1929 bazita sur latina vortprovizo kaj angla lingva sintakso. La projekto ne konservas la deklinacian sistemon de latina lingvo.

La substantivoj kaj adjektivoj devenas de latina nominativo kaj la verboj de supino. La projekto simpliigas la ortografion de la vortojn.

Gramatiko

Alfabeto kaj prononco

Alfabeto: a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, x, z. Malsamaj al Esperanto: qu havas sonon /k/; x havas sonon /ks/; v havas sonon /ŭ/.

Ne estas forta silabo, kiel en la japana lingvo.

Morfologio

La artikoloj en Magistra estas il (la) kaj un (nedefina artikolo). La artikoloj estas neŝanĝeblaj.


Substantivoj finas per -a (inaj), -o (viraj kaj neŭtraj), -e (komunaj, t.e., ĉu vira ĉu ina). La pluralon de substantivo oni faras per -s.

Magistri ne havas propraj nomoj. La nomoj konservas la formojn de originala ligvo.


Adjektivoj finas per -i en normalo -us en komparativo kaj -or en superlativo (grandi = granda, grandius = pli granda, grandior = la plej granda). Adjektivoj ne varias.


Derivitaj adverboj finas per -u en normalo.


Prefiksoj (la komparoj al esperantaj prefiksoj estas kvazaŭaj):

dis- = mal- (organizata = organiza; malorganizata = malorganizata)
in- = ne- (amate = amata; inamate = neamata);
mal- = ne- (contenti = feliĉa; malcontenti = nefeliĉa);

Sufiksoj (la komparo al esperantaj sufiksoj estas kvazaŭa):

-i(e)to: -eco (malo = malbona; malieto = malboneco);
-io: -aĵo (lingvo = lingvo; lingvio = lingvaĵo);
-r-: -ist- (tipografaro = tipografisto);
-ic- : -ik-, -scienco (fizico = fiziko);
-ism- : -ism- (panteismo = panteismo);
-ag- : -aparato (telegrafago = telegrafaparato);
-ul- : -it-, -id (globulo = globeto; homulo = infano);
-il- : vario ene unu speco (homilo = homa raco; tauro = virbovo, taurilo = bovo);
-pli : -obl- (dupli= duoblo);


Pronomoj: Ego aŭ Me (mi); Mes (ni); Tu (ci), Vo (singulara vi); Vos (plurala vi), Is (li), Ises (vira ili), Ea (ŝi), Eas (ina ili), Ile (oni, ri), Iles (ria ili), Id (ĝi), Ids (neŭtra ili). La pronomoj ne varias en akuzativo. La dativo de Is, Ises, Ea, Eas estas neregula: lo (al li), los (al vira ili), la (al ŝi), las (al ina ili), tiuj formoj estas uzataj kiel akuzativoj por malambiguo.

Por formi posedajn pronomoj oni aldonas -i al personaj pronomoj: mei= mia, tui = cia, ktp. Por formi resendan pronomon oni metu -se en sigularo kaj -ses en pluralo: mese= mi mem, tuse = ci mem, meseses (ni mem), voseses (vi mem) ktp. Por formi "komponan" poseda pronomo oni metu -sei: mesei = mia propra; tusei = cia propra, ktp.

Relativaj kaj interogativaj pronomoj: Qui, kiu, kiun. Quiquis, kiu ajn. Que, kio. Quequis, kio ajn. Quis, kia. Quisquis, kia ajn. Ut (kiel) estas nur relativa pronomo.


En la nombroj, Latinvlo lasas la ekzemplon de Magistri kaj prenas la uzadon de Esperanto.

Nombroj (1-10): Uno, du, tre, quat, quin, sex, sep, oc, nem, dis. Undis = 11, dudis = 12, ktp. Dute = 20, Dute-uno = 21, ktp. Trete = 30, quate = 40, quinte = 50, ktp. Cent = 100, mil = 1000. Por formi la ordnumeroj oni metu la -i: dui (dua), trei (tria) ktp. Por formi oblaj numeroj oni metu -pli: dvpli (duoblo), trepli (trioblo) ktp. Ne estas onaj nombroj.


Pasiva voĉo de verbo en Magistri:

  • A esa amate, esti amata.
  • Me es amate, mi estas amata.
  • Me ese amate, me estis amata.
  • Me vel esa amate, mi estos amata.
  • Me hab ese amate, mi estas amita.
  • Me habe ese amate, mi estis amita.
  • Me vel haba amate, mi estos amata.
  • Me vel haba ese amate, mi estos amita.
  • Me quia esa amate, mi estos amota.
  • Me quie esa amate, mi eble estos amata.
  • Me quia haba ese amate, mi eble estis amata.
  • Me quie haba ese amate, mi eble estia amita.
  • Esa amate, estu amata.

Sintakso

La baza jesa frazo havas la sama strukturo de angla lingvo. Nea frazo havas la vorto no antaŭ la verbo: "Me no vel ira" (mi ne iros). Demanda frazo havas la sama strukturo de jesa frazo, kiel en latinidaj lingvoj.

Ekzemplo

Ekzemplo: Omni Gallia es divise in tre partos; uno de que il Belgae incolita[,] un ali il Aquitani, il trei ilis qui es apelate in isesesi linguio Celtae, in mesi Galli. Omni istis difera inter iseses in linguio, institutos et legos.

Traduko: "La tuta Galio estas dividita en tri partoj; unua loĝata de la Belgoj[,] unu alia de la Akvitanoj, la tria de tiuj, kiuj estas nomataj en sia lingvo Keltoj, en la nia Galoj. Ĉiuj ili diferiĝis inter si per lingvo, instituicioj kaj leĝoj".

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

Houghton, Stephen Chase
The master language, Magistri, the international language
San Jose [California]: Paraiso Press, 1929
(27 p.) 108.8 H814m