Magyarmecske
El Vikipedio
Magyarmecske [madjarmeĉke] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye. Magyar signifas: hungara.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 7954
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 45°56′40″N 17°57'49″E
Situo [redakti]
Magyarmecske situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szentlőrinc troviĝas 13, Sellye 15, Szigetvár 21, Harkány 29 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1332 en formo "Mekche". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la loĝantoj malpliiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. La municipa administracio loke funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika kapelo el la 19-a jarcento
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1839