Majstro de la Bartolomeo-Altaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo el la horlibro Sophia de Bylant, ĉ. 1475
Dekrucigado, ĉ. 1495
Baptado de Kristo, ĉ. 1500
Bartholomeo-Altaro, meza tabulo, sceno: Sankta Bartolomeo kun la fondinto inter la sanktulinoj Agnes kaj Cecilia, ĉ. 1501/03
Detalaĵo: Maria Magdalena

Majstro de la Bartolomeo-Altaro estas provizora nomo por nekonata artisto de la malfrua mezepoko, aktiva ĉ. 1470 ĝis 1510 en la regionoj de Utreĥto kaj Kolonjo. Li precipe pentris portretojn, meditado- kaj altarbildojn samkiel libropentraĵojn. Sed lia ateliero ankaŭ kreis skulptaĵojn kaj ekleziajn robojn (paramentoj), eble eĉ preĝejofenestrojn kaj oraĵojn. Neniu el siaj verkoj estas signita, ĉar tio ne estis kutima dum la mezepoko. Ankaŭ neniuj arkivaj dokumentoj pri la artisto konserviĝis.

La provizora nomo deduktiĝas el artverko lia, triptiko montranta la apostolon Bartolomeo. Tiu ĉi verko servas kiel nomdonanto i.a. pro tio, ke ĝi enhavas kaŝan memportreton: en okulo de drako sur la maldekstra el la tri bildaloj malklarkonture respeguliĝas vizaĝo.

De la Majstro de la Bartolomeo-Altaro kaj el lia ateliero devenas multaj el la altaroj pentritaj por kolonjaj preĝejoj. Estas pridisputate, ĉu li aŭ devenas el Kolonjo, kie li lernis la artojn kaj mortis ĉ. 1510 en la aĝo de ĉ. 60 jaroj (ĉi tiu deduktiĝas i.a. el la videbla influo de Stephan Lochner kaj el la stilo de liaj suboskizoj), aŭ laŭ alia opinio neniam loĝis en Kolonjo, sed devenis el norda Nederlando (ĉirkaŭ Utreĥto); tion oni deduktas i.a. el horlibro, kiun la Sankta Kolumba, pentrita de li, tenas enmane, kiu estas skribita en la meznederlanda lingvo kaj devenas el nederlanda bindejo).

Lia demonstrative plastika verkaro oscilas inter malfrua gotiko kaj renesanco, ne malofte akompanate de ironietaĵoj. La artisto elektis siajn pentrajn rimedojn eklektikisme el variaj stiloj. Gravaj influoj de Stephan Lochner kaj ankaŭ de la sudnederlanda pentristo Rogier van der Weyden estas ekkoneblaj. Oni konsideras lin kiel unu el la plej bonaj pentristoj de la mezepoko.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Entute oni atribuitas al la Majstro de la Bartolomeo-Altaro preskaŭ tridek bildojn pro motivaj similcecoj, laŭ stila "mandistingigo" oni rigardas kelkajn el ili kiel verkoj de verŝajne du submajstroj (kaj pluaj kunlaborantoj sub ilia observado) el lia ateliero. Pro la fortaj similecoj de pluraj bildoj laŭ motivo kaj komponado je tamen klare desupriĝa kvalito oni deduktas, ke la atelieranoj kopiis – parte plurfoje - laŭ klientaj deziroj kelkajn el liaj propramanaj bildoj. Ankaŭ ili estas gravaj, ĉar la originalaĵoj parte ne konserviĝis.

  • Unu el la unuaj konservixintaj verkoj estas horlibro, por Sophia van Bylant ilustrita per miniaturoj, ekestinta en 1475 en la "Lilie-Löwe"-Bindejo en Gelderland (provinco ĉirkaŭ Arnhem resp. Nimego). Kolonjo, Wallraf-Richartz-Museum, Grafika kolekto.
  • La adoro de la Tri Magoj, ĉ. 1475. Bonn, Rheinisches Landesmuseum.
  • Renkonto de la Tri Magoj kaj Davido kaj Jesaia, antaŭ 1480. Los-Anĝeleso, J. Paul Getty Museum.
  • „Dipatrino kun la nukso“, kverkoligno ĉ. 1485-1490. Kolonjo, Wallraf-Richartz-Museum.
  • „Dekrucigado“, ĉ. 1495. komisiaĵo por monaĥejo de la antonana ordeno, laŭ la modelo de „Granda dekrucigado“ de Rogier van der Weyden. Parizo, Musée du Louvre.
  • Sankta Familio (originalaĵo ne konerviĝinte)
  • Baptado de Kristo, ĉ. 1500. Vaŝingtono D.C., National Gallery of Art.
  • Kruc-Altaro de la Kolonja kartuzianopreĝejo Sta Barbara, heredaĵo el la posedaĵo de la Kolonja patricio kaj juristo mortinta en 1501, Dr. Peter Rinck. Köln, Wallraf-Richartz-Museum.
  • Tomas-Altaro, kverkoligno, ekestinta antaŭ 1500. Ankaŭ komisiaĵo por Rinck, verŝajne por ties privata kapelo, same destinitaj al la Kolonja kartuzo. Köln, Wallraf-Richartz-Museum
  • Kapo de la Sankta Jozefo (fragmento), ĉ. 1500. privatposedaĵo.
  • La fianĉiniĝo de la Sankta Agnes, ĉ. 1500. Nurenbergo, Germanisches Nationalmuseum.
  • Bartolomeo-Altaro, kverkoligno, malfrua verko, inter 1500-1505. Verŝajne komisiaĵo por kartuzomonaĥo figurita en la meza parto. La blazonoj pentritaj sur la meza tabulo tamen apartenas al la Kolonja komercisto Arnt von Westerburg kaj lia edzino Druitgen von Andernach, kiuj instaligis la triptikon sur la Bartolomo-Altaro de la paroka preĝejo St. Kolumba. Munkeno, Alte Pinakothek.
  • La gesanktuloj Petro kaj Dorotea, retablo (maldekstra altaralo), ĉ. 1505-1510, por la parokopreĝejo Sta Kolumba, Kolonjo. Londono, National Gallery.
  • La gesanktuloj Andreo kaj Kolumba, dekstra altaralo, malaĵo pri la antaŭa (la meza peco perdiĝis ), ĉ. 1505-1510. Majenco, Landesmuseum.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Budde, Roland Krischel (Hrsg.): Genie ohne Namen. Der Meister des Bartholomäus-Altars. Verlag DuMont und Wallraf-Richartz-Museum, Köln 2001. ISBN 3-7701-5299-9. (Katalog zur Sonderausstellung im Wallraf-Richartz-Museum – Fondation Corboud, Köln, 20. Mai bis 19. August 2001, ergänzt um zahlreiche weitere Abbildungen)
  • Rainer Budde, Roland Krischel (Hrsg.): Das Stundenbuch der Sophia van Bylant, Köln 2001
  • Henri L. Defoer: Der Meister des Bartholomäus-Altars und die Kunst der Nördlichen Niederlande, Betrachtungen anlässlich einer Ausstellung, Wallraf-Richartz-Jahrbuch: Jahrbuch für Kunstgeschichte 64 (2003), S. 215–241.
  • Dagmar Eichberger: Rezension der Veröffentlichung von Budde/Krischel: Genie ohne Namen. Der Meister des Bartholomäus-Altars in: sehepunkte 2 (2002), Nr. 3, 15.03.2002, URL: [1].
  • Regina Urban: Der Meister des Bartholomäus-Altars. Eine Bedeutungsstudie zu Thomas-, Kreuz- und Bartholomäus-Altar vor dem Hintergrund der kartäusischen Auftraggeber. Unveröff. Magisterarbeit an der TU Berlin, Fachgebiet Kunstgeschichte, Berlin 1988
  • Regina Urban: Der Meister des heiligen Bartholomäus. Untersuchungen zur Kleidung, Gestik und Vorbilderverarbeitung im Oeuvre des Malers. Berlin, Techn. Univ., Diss., 1997
  • Paul Pieper: Das Stundenbuch des Bartholomäus-Meisters. In: Beiträge zur Kunstgeschichte Westfalens; 2. Im Auftrag des Freundeskreises des Westfälischen Landesmuseums für Kunst- und Kulturgeschichte e.V. hrsg. und eingel. von Eva Pieper-Rapp-Frick. Münster, 2000, S. 501-533.
  • Neil Macgregor: Victim of Anonymity. Master of the Saint Bartholomew Altarpiece. Walter Neurath Memorial Lecture Series. Thames & Hudson, London 1993. ISBN 0-500-55026-3.
  • Ŝablono:NDB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]