Makinleja kukolkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makinleja kukolkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Makinleja kukolkolombo M. mackinlayi
Ramsay, 1878
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makinleja kukolkolomboPunktobrusta kukolkolombo (Macropygia mackinlayi) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Papuo-Nov-Gvineo, Salomonoj kaj Vanuatuo. Ĝi estas kategoriita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La specio estas nomita laŭ la skota natursciencisto Archibald Mackinlay.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Makinleja kukolkolombo estas malgranda grizecbruna aŭ ruĝecbruna kukolkolombo; tiuj du distingaj kolormorfoj estas unika okazo inter kolomboj.[3] Ĝi estas 27 ĝis 31 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 87 g.[4] Ĝi havas relative mallongan bekon. La brustoplumoj havas nigrajn bazojn kaj estas duforkecaj; la manko de plumopintoj eksponas la bazojn de la apudaj plumoj kaj havigas al la brusto punktecan aspektonm kio estas tialo por la alternativa nomo.[5] La junulo estas strieca, kaj simila al la ino aŭ al la junulo de la Ambona kukolkolombo (Macropygia amboinensis).[5]

La Makinleja kukolkolombo estas simila en aspekto al la Fajnbeka kukolkolombo (nuntempe Ambona kukolkolombo), kiu estas relative pli granda, havas pli longan bekon, kaj ties supraj partoj estas pli malhelbrunaj ol la pli sablokoloraj subaj partoj. Ĉe inoj de tiu specio, la brusto estas strieca kun nigro supre kaj trae, kaj la brustoplumoj ne estas duforkecaj.[5]

Ĝi estas simila ankaŭ al la Nigrabeka kukolkolombo (Macropygia nigrirostris), kiu estas iomete pli granda ol ĝi kaj havas pli riĉan ruĝecbrunan plumaron, sed ne la pli palajn kapon kaj subajn partojn de la Makinleja kukolkolombo. La subaj partoj de la ino de la Nigrabeka kukolkolombo estas ruĝec-sablokoloraj sed la plumoj ne estas duforkecaj kaj la brusto ne havas la nigran makulecon de la Makinleja kukolkolombo.[5]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1988, la Makinleja kukolkolombo estas konsiderata specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Tio estis okazigita pro la fakto ke la specio havas grandan teritorion — pli ol 20 000 km2 — kaj ĉar estas stabila populacitendenco. Aldone, kvankam ties populacinombroj ne estis determinita, oni supozas, ke ili estas super 10 000, kio estas super la kriterioj kiuj kondukas al la kategorio de vundebla. Oni supozas, ke ofte ĝi estas trovebla en plej insuloj de sia teritorio, sed estas rare trovata en Nov-Britio kaj en Aneityum. Ne estas gravaj minacoj por tiu specio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2012). “Macropygia mackinlayi”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  2. Boelens, Bo. (2003) Whose Bird?: Common Bird Names and the People They Commemorate. Yale University Press. ISBN 0-300-10359-X.
  3. Dutson, Guy. (2011) Birds of Melanesia: Bismarcks, Solomons, Vanuatu and New Caledonia (angle). Bloomsbury Publishing, p. 306. ISBN 9781408152461.
  4. Mackinlay's Cuckoo-dove (Macropygia mackinlayi). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 2017-09-21.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 276–277. ISBN 9781408135556.
  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, kaj F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.

Notoj[redakti | redakti fonton]