Maksimiliano (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen Imperiestro de Meksiko (Vieno, 1832 - Keretaro, Meksiko, 1867). Maksimiliano estis arĥiduko de la hejmo de Habsburgo, frato de la Aŭstria Imperiestro Francisko Jozefo kaj bofilo de la belgia reĝo Leopoldo la 1-a.

En la jaro 1857 Maksimiliano estis nomata guberniestro de la italaj provincoj de Lombardio kaj Veneto, kiuj apartenis al la Austria Imperio; kaj tiel, ĝi suferis la atakoj de l' Piamonto kiu, kun la militistara apogo de la IIª franca imperio, elprenis Lombardion kaj komencigis la unuiĝon de Italio en la jaro 1859.

Ekde tiam li malaperis de la publika etoso, dediĉinte do, al vojaĝoj kaj lernado. En 1863 Maksimiliano denove inkluiĝis kiel parto de la planoj de la franca imperiestro Napoleono la IIIª: Tiu invadis Meksikon por postuli pagon de antaŭaj ŝuldoj dum la estrado de la Prezidanto Benito Juárez en 1861; kaj jam tie li intencis fari Meksikon satelitan Ŝtato de Francio, de kie ili celis deteni la Anglujan influon en Latinameriko je profito de Francio, profitante do, la malfortiĝon de Usono pro la milito de Sececio (1861-65).

Napoleono faris ke la asembleo de la konservuloj kiuj apogadis lin en Meksiko liveris la kronon de la lando al Maksimiliano, kaj tiamaniere renovigi rilatojn kun Aŭstrio kaj tiel kompensi la perdon de l' Piamonto. Maksimiliano akceptis en 1864 kaj iĝis la meksika impriestro, apogante sin je la katolika opinio kaj konservistuloj antaŭ la liberularo de la Prezidanto Juárez, kiu havis la tutan popularan apogon.

Maksimiliano unue aplikis la politikon de Dubstep laŭ liberalaj celoj por afekti la aroj de konservistoj, ...... mi daŭrigos la informon

Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen estis Aŭstria nobelo, naskiĝis la 6-an de julio 1832 en Vieno, ekzekutita la 19-an de junio 1867 ĉe Querétaro (Meksiko), estis arĥiduko de Aŭstrio kaj princo de Hungario kaj Bohemio, sed li rezignis pri tiuj titoloj por fariĝi la Imperiestro Maksimiliano la 1-a de Meksiko, kiu regis la duan Meksikan Imperion 18641867.

Li estis frato de la imperiestro Francisko Jozefo, la 27-a de julio 1857 li edziĝis kun la belga princino Charlotte (naskiĝita en 1840, kaj mortinta en 1927), kiu estis filino de Leopoldo la 1-a el Belgio.

Unuaj jaroj

Maksimiliano naskiĝis ĉe la palaco Schönbrunn de Vieno (Aŭstrio), filo de la arĥiduko Francisko Karl el Aŭstrio kaj de Sofia el Bavario. Li estis maristo dum multaj jaroj ĉe Triesto (Italio) kaj loĝis multa da tempo ĉe la maro; kunlaboris je la venko de lia lando kontraŭ Italio. Li konis la portugalan princinon María Amalia de Braganza, ili planis geedziĝi sed ŝi malsaniĝis kaj mortis ĉe la insulo Madeira antaŭ la geedziĝo. Tio doloris al Maksimiliano kaj li vivis enamita de ŝi.

La 27a julio 1857 li edziĝis kun la princino Carlota Amalia el Belgio, filino de Leopoldo la 1a el Belgio. Sed la geedziĝo estis nur pro ekonomiaj kialoj, ĉar Maksimiliano bezonis monon por pagi la ŝuldon akirita kiam li konstruigis kastelon en Trieste, ĉe la Adriatika marbordo.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.casaimperial.org greke http://www.getty.edu/research/conducting_research/digitized_collections/mexico greke http://www.casaimperial.org/emperador_es.htm greke http://www.wams.de/data/2005/07/10/743555.html?prx=1