Makurdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Makurdi estas grandurbo, diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Niĝerio. Ĝi estas aviadila bazo de la armeo.

Mapo pri Niĝerio, kie Makurdi estas trovebla en la meza landoparto
Loko de Makurdi en la subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Makurdi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Benue en la meza sekcio de la lando. Abuĝo troviĝas 100, Port Harcourt 449 km.

Historio

Makurdi estis fondita en 1920 kaj en 1927 ĝi estis administra centro. Ekde 1976 Makurdi iĝis ĉefurbo de nove kreita subŝtato.

Ekonomio

Makurdi estas grava trafika nodo, sekve komercopunkto por la regiono.

Trafiko

Makurdi havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbo al Beninurbo, Abuĝo kaj Jalingo. Estas etŝpurajfervojaj kontaktoj al Enugu kaj Maiduguri, kiu nuntempe ne funkcias. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la aliaj urboj. La rivero estas navigebla precipe dum la pluva sezono. Ponto estis konstruita en 1932, la dua en 1978.

Klimato

Makurdi havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 24-28 °C. Jare pluvas 1247 mm. La pluvo kulminas en septembro, en decembro ne pluvas.

Fontoj