Malnova rezidejo (Salzburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova rezidejo
palacomuzeoburgo
Lando Aŭstrio vd
Situo Salcburgo
Adreso Residenzplatz 1
Situanta sur Residenzplatz
Koordinatoj 47° 47′ 54″ N, 13° 2′ 45″ O (mapo)47.798313.0458Koordinatoj: 47° 47′ 54″ N, 13° 2′ 45″ O (mapo)
Malnova rezidejo (Salzburg) (Aŭstrio)
Malnova rezidejo (Salzburg) (Aŭstrio)
DEC
Malnova rezidejo (Salzburg)
Malnova rezidejo (Salzburg)
Situo de Malnova rezidejo (Salzburg)
Map
Malnova rezidejo
vdr
ekzemplo de fortimpresa salonego

La Malnova rezidejo (germane: Alte Residenz) en la historia urbokerno de Salcburgo, Aŭstrujo, estas la tradicia princĉefepiskopa palackomplekso.

Situo[redakti | redakti fonton]

La ampleksa tuto troviĝas inter la placoj Domplatz, Residenzplatz kaj la strateto Sigmund-Haffner-Gasse. La unua mencio estis dokumente ĉirkaŭ la jaro 1120. Gravaj novkonstruadoj faritis ekde 1600 sub la regado de Wolf Dietrich von Raitenau kontinuigote de Markus Sittikus von Hohenems kaj Paris von Lodron. Franz Anton von Harrach modernigis la fronton per pli grandaj fenestroj. La uesta Dietrichsruh, iama dupartita ĝardeno el la tempo de 1605/11, forigitis parte ĉirkaŭ la jaro 1790-a kaj anstataŭigitis nordueste per la novaj konstruaĵoj de la t.n. Toskanertrakt.

Antaŭ 1120 estis loĝintaj la (arki)episkopoj en la Arkiabatejo Sankta Petro estantaj mem benediktanaj abatoj.

Uzoj post 1803[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la princĉefepiskopujo 1803 loĝis ĉi tie anoj de la aŭstra imperiestra familio, ekz. Karoline Auguste von Bayern, vidvino de lia imperiestra moŝto Francisko la 1-a. Krome gastis ankaŭ el Florenco forpelitaj anoj de la linio Habsburg-Toskana - tio nomdonis al Toskanertrakt. Krome estis tie ĉi ĝis 1986 la sidejo de la federacipolica direkcio. Ekde 1992 tiun ĉi parton uzas la fakultato pri jursciencoj de la Universitato de Salcburgo.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Konsistas la rezidejo el pli ol 180 ĉambroj kaj salonegoj, el kiuj estis 15 fortimpresaj. Konata ege estas la granda salonego Carabinierisaal. La apudaj (Rittersaal de la kavaliroj, Konferenzzimmer por interparoladoj, Ante Camera, Audienzzimmer por aŭdiencoj, Arbeitszimmer por laborado, Schatullenkabinett, dormejo kun privata kapelo, Schöne Galerie kaj Gesellschaftszimmer) nove faritis sub la gvidado de Johann Lucas von Hildebrandt. Pentradis por ili Johann Michael Rottmayr kaj Martino Altomonte. Surloke ankaŭ ludis Wolfgang Amadeus Mozart kiam li estis kortega muzikisto; krome enscenigitis tie ĉi ties fruaj muzikdramaĵoj Die Schuldigkeit des ersten Gebots (KV 35), La finta semplice (KV 51) aŭ Il re pastore (KV 208).

La rezidejo nombriĝas inter la plej valoraj profanaj ejoj de la salcburga kerno. En la tria etaĝo estas krome la pinakoteko Residenzgalerie kun bildoj el tute Eŭropo de inter la 16-a kaj la 19-a jarcentoj. Furoras la nederlandaj verkoj el la 17-a jarcento - temas pri la malnova nobela kolekto Czernin.

Interesataj plej agrable vizitu ĝin en la kadro de rondirado tra DomQuartier.[1]

Partoj[redakti | redakti fonton]

la ĉefa korto kun la arkado kaj Herkulo-puto

La Malnova rezidejo grupiĝas ĉirkaŭ kvar internaj kortoj:

  • Haupthof (ĉefa, kun alirejoj disde la placoj Residenzplatz kaj Domplatz),
  • korto de Toskanertrakt,
  • korto de lia iama verda zono Dietrichsruh
  • korteto de Wallistrakt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]