Malteismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MalteismoMisteismo[1] estas la konfesata opinio laŭ kiu Dio estas estulo kruela, aroganta, sintruda kaj mensoga pro kio li ne meritas esti venerata. La esto de la malbono en la mondo ne puŝas la malteismemulon pensi ke Dio ne ekzistas, sed nur ke li estas prefere “malbonfaranta”.

Malteismo estas la perfekta opono de la teofilio (amo al Dio), esprimo kiu englobas ĉiujn religiajn sistemojn kiuj konfesas la bonecon de Dio. Necesas atenti distingon inter teisto kaj teofilo: teistoj kredas je Dio sen iu ajn kroma pruvo pri lia boneco, "teofiloj" konfesas ke Dio estas bona kaj do inda je amo kaj al tiu sento pelas la proksimularon. Se pli precizigi: kiuj akordas kun la malteistoj laŭ kiuj Dio ne estas bona, kaj tiuj al kiuj ne gravas ĉu ties agoj estas bonaj, sed tamen ilin amas eble pro timo aŭ eble pro dia kompenso, povas esti klasataj kiel teistoj. La problemo situas en la fakto ke ne ĉiuj “teistoj” amas Dion: la termino “teofilo” puŝas distingi tiujn kiuj amas el tiuj kiuj lin ne amas.

Ofte je la bazo de tiu kredo pri Dio malbona staras, ne racie alfrontata, “religia” seniluziiĝo suferita en la pasinto.

Ofte malteistoj konvinkitas, ke Dio bezonas veneradon kaj adoradon de kredantaj homoj por daŭrigi imperii kaj kruele plonĝi sur la homaron. Malteistoj esperas, ke senigita de tiu homa kultado, Dio finiĝus en staton de deprimo kaj dekadenco, kaj sekve li praktike mortus: kaj do la mondo ekakirus pli bonan sorton ol la antaŭan. Malteismo provas persvadi ĉiujn “teofilajn” religiojn: eliminante Dion, la homo atingus la veran liberon; se Dio malbonas kaj lia celo ne estas la bono de la homaro, sed propra personaj gloro kaj imperio, adoradi aĉan Dion egalvaloras perfidi la homaron ĉar li kreskigas la forton kiu sklavigas la personojn, ankaŭ se la kultado povus kuntreni, unuavide kaj unuatempe, kelke da psikologia avantaĝo por la adotantoj.

Kutime, tamen, malteistoj ne volas puŝi la “teofilojn” rezigni sian kredon, sed volus, ke la ili ĉesu konverti aliajn al la “teofilio”.

Malteismo estas, foje, komparata kaj asimilita al satanismo, ĉar eĉ tiu ĉi proponas ribelon kontraŭ Dio, kaj al iuj kurantaj pensfluoj de gnostikismo, anoncantaj ke la Dio de multaj adorata estas reale malbona kaj tirana sed ne la “fina” Dio. Iuaspekte malteismo kaj tiuj du pensfluoj ŝajnas egalaj kaj samcelaj, reale tamen, multe malsimilas inter si.

Bibliografio


Referencoj

  1. Al kelkaj ne malplaĉas rimarkigi la sonan (kaj konceptan) similon kun la greka μισόθεος "malami la diojn", komponaĵo de μῖσος "malamo" kaj θεός "Dio")

Vidu ankaŭ