Mamie Van Doren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamie Van Doren
Persona informo
Mamie Van Doren
Naskonomo Joan Lucille Olander
Naskiĝo 6-an de februaro 1931 (1931-02-06) (93-jaraĝa)
en Rowena
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o nekonata valoro • nekonata valoro • Ray Anthony • nekonata valoro • nekonata valoro vd
Profesio
Alia nomo Mamie Van Doren vd
Okupo aktorokantisto • blogisto • modelo • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mamie Van Doren (denaske Joan Lucille Olander; 6-a de februaro 1931) estas usona aktorino, kantistino, kaj seksosimbolo. Ŝi eble estas plej bone konata pro sia porokaza filmo pri rokenrolo kaj junula deliktemo nome Untamed Youth (1957).

Mamie Van Doren, en 1954.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris el beleckonkursoj. En la 1950-aj jaroj ŝi aperis en tre duarangaj roloj en filmoj (du kun Tony Curtis, sed ĉefe laboris kiel kantistino en noktokluboj. En 1956, Van Doren aperis kun juna kaj nekonata Clint Eastwood en vakera filmo Star in the Dust.

Van Doren famiĝis en kelkaj filmoj de "malbonaj junulinoj" kelkaj el kiuj poste iĝis kultaj filmoj. Ŝi aperis ankaŭ en kelkaj el la unuaj filmoj kiuj montris rokenrolon identigitan kun ribela stilo, kaj tiukadre ŝi registris ankaŭ kelkajn rok-diskojn. Fine de la 1950-aj jaroj ŝi populariĝis per kuraĝaj filmoj, en kiuj ŝi foje aperis preskaŭ nuda aŭ vestita per tre mallarĝaj puloveroj kiuj bone markis ŝian figuron.

En la 1960-aj jaroj ŝi sendependiĝis de studioj kaj ampleksigis la gamon de sia agado al sciencfikcio, vakeraj filmoj, teatro, televido, noktokluboj ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]