Manĉura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvo > Lingvaj Familioj > Altaja lingvaro > Tungus-manĉura lingvaro > Manĉura


Manĉura lingvo (ᠮᠠᠨᠵᡠ manju )
Estas parolata en:Ĉinio
Tuta parolantaro: 20-70
Rangordo:-
Klasifikita: Altaja lingvaro
Lingvo de: Ĉinio
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: -
ISO 639-2: mnc
ISO 639-3: MNC

La manĉura lingvo apartenas al la altaja lingvaro kaj al la tunguso-maĝura grupo. Laŭ esploroj de Ethnologue restas nur tre malmultaj personoj kiuj parolas la manĉuran lingvon kiel patrinan lingvon. Ĉiuj personoj kiuj parolas ĝin estas dulingvaj kaj samtempe parolas la mandarinan lingvon. Pro tio la lingvo estas antaŭ la formorto.

La personoj kiuj parolas la lingvon ĉefe vivas en la nordorienta parto de ĉinio en la provincoj Heilongjiang, Jilin, kaj Liaoning. Verŝajne ankaŭ estas kelkaj membroj de la etno en Norda Koreio kaj Siberio.

La manĉura lingvo apartenas al la aglutinaj lingvoj kun vokalharmonio.

Gravas mencii ke en la Aŭtonoma Regiono Uigur de Xinjiang vivas ĉirkaŭ 30.000 parolantoj de la ŝibea lingvo. La ŝibea lingvo praktike estas identa al la klasika manĉura lingvo. Multaj lingvistoj konsideras ke la ŝibea lingvo estas varianto de la manĉura lingvo.

Skribsistemo

La fondinto de la manĉura nacia identeco kaj de la dinastio Qing Hung Taiji kreis alfabeton por la lingvo. La bazo de tiu alfabeto estas la mongola alfabeto.

Gramatiko

La manĉura lingvo estas aglutina lingvo. Multajn partojn oni uzas kiel sufiksojn. La vortordo en la frazo estas subjekto, objekto, verbo.

Eksteraj ligiloj