Ĝjilino
El Vikipedio
| Ĝjilino | |
|---|---|
| 吉林省
(Jílín Shěng) |
|
| Mallongigite:吉 (Jí) | |
| Informoj | |
| Provinco : | Ĝjilino |
| Ĉefurbo : | Changchun(长春) |
| Regionoj : | Nordoriento |
| Loĝantaro - Suma (2004) - Loĝdenso |
27,090,000loĝantoj 145 loĝantoj/km² |
| Areo | 187,400 km² |
| Provincestro | Han Changfu (韩长赋) |
Ĝjilino situas en la nordoriento de Ĉinio, sudoriente estas limo kun Rusio kaj Nord-Koreio, norde, okcidente kaj sude estas najbaraj provincoj Heilongjiang, Interna Mongolio kaj Liaoning, 121°38'~131°17' oriente, 40°52'~46°18' norde,aero:187,400 km², loĝantaro: 27.090.000 (2004), nacioj: Hanoj (24.350.00, 91%),Koreoj (1.150.000), Manĉuroj (990.000), Mongoloj (170.000), Hujoj (130.000), Ŝibejoj (3168). Administre la provinco konsistas el aŭtonoma subprovinco, 8 urboj, 57 gubernioj, 3 aŭtonomaj gubernioj kaj la ĉefurbo – Changchun.
Enhavo |
[redakti] Historio
- En la epoko de la dinastio Qing
- En la frua epoko de la dinastio Qing, la limo de la provinco Ĝjilino atingis la bordon de la Japana Maro, inkluzive de la orienta parto de la provinco kaj Hejlongĝjango, kaj de la sudo de la marborda landlima regiono de Rusio kaj la Ĥabarovsko landlima regiono de Rusio. La provinca nomo devenis de la manĉura vorto Girin ula, kio signifas "ŝipa fabriko". La marborda regiono de la procinvo estis cedita al Rusio, kaj restis nur la interna teritorio.
- En la epoko de la registaro de Kuomintango, dum 1945 la tuta nordorienta parto enhavis 9 provincojn.
- Post 1949, Popola Respubliko de Ĉinio kunordigis nur tri provincojn: Hejlongĝjango, Ĝjilino kaj Ljaŭningo.
[redakti] Naturaj riĉaĵoj
- Arbaro
Jilin-provinco estas unu el 6 granda arbaraj regionoj en Ĉinio. Ĉefe en Changbai Montaro, longe mil kilometroj, alinome Changbai Arbara Maro, 97.226 km² areo da arbaro je 51.37% en la terlando de la tuta provinco,la arbara kovrita rilatumo je 42.4%. La plej alta punkto estas la pinto de Changbai Monto, 2691 m alte super la marnivelo.
- Stepo en la okcidento
Ĝi estas unu el la famaj stepoj de Ĉinio,kaj famiĝas je produkto de ŝafa herbo. La stepa uzebla areo estas je 437.9 km2 ,ĉefe en la okcidento kaj la oriento.
- Minerala fonto
Riĉa minerala fonto, 136 specoj da mineraloj trovitaj.75 specoj jam estas ekspluatitaj. Ĉefe:karbo,petrolo,fero,oro,olea skisto,diatomea tero,siliko,karbona dioksida gaso,molibdeno,germaniumo ktp.
- Animalo kaj planto
Pro multo de montoj,tie troviĝas multe da ginsengo,mustela felo kaj juna cervokorno.Oni nomas ilin “Tri Trezoroj de Jilin”.Alie,lingĉio(fungo),gastrodio,astragalo,hotoguo kaj rana oleo.Troviĝas 2300 specoj da plantoj el planta fonto en Changbai Montaro.Kaj ruĝa pino, Changbai pino,tilio ktp.Diversaj fruktoj:kratago,sovaĝa vinbero.Animaloj: cervo,zibelo,lutro,linko,tigro,pantero,elafuro,urso,melo,rano,apro,kapreolo kaj fazano ktp.
- Agrikulturo
Grundo en Jilin provinco estas fekunda,speciale por sojfabo,beto,tabako,drogherbo kaj fruktoj. Eksporto de maizo estas la unua en Ĉinio. Jilin provinco estas la plej granda komercaĵo-grena bazo de Ĉinio,riĉe je maizo,sojfabo kaj rizo ktp. Jilin provinco situas en la fama maiza zono de la mondo.
[redakti] Ĉefaj urboj
Changchun Jilin Urbo Siping Baicheng Yanji Tonghua Liaoyuan Baishan Songyuan
[redakti] Vizitindaĵoj
|
|
|
|---|---|
| Provincoj: Anhujo (Anhui) | Ĉinghajo (Qinghai) | Fuĝjano (Fujian) | Gansuo (Gansu) | Ĝeĝjango (Zhejiang) | Ĝjangsuo (Jiangsu) | Ĝjangŝjio (Jianĝi) | Ĝjilino (Jilin) | Gŭangdongo (Guangdong) | Gujĝoŭo (Guizhou) | Hajnano (Hainan) | Hebejo (Hebei) | Hejlongĝjango (Heilongjiang) | Henano (Henan) | Hubejo (Hubei) | Hunano (Hunan) | Junano (Yunnan) | Ljaŭningo (Liaoning) | Ŝandongo (Shandong) | Ŝanŝjio (Shanxi) | Ŝenŝjio (Shaanxi aŭ Shenxi) | Siĉuano (Sichuan) | Tajvano (depostulita) (Taiwan) | |
| Aŭtonomaj regionoj: Gŭangŝjio (Guanĝi) | Interna Mongolio (Neimenggu) | Ningŝjao (Ninĝia) | Ŝinĝjango (Xinjiang) | Tibeto (Xizang) | |
| Municipoj: Ĉongĉingo (Chongqing) | Pekino (Beijing) | Ŝanhajo (Shanghai) | Tjanĝino (Tianjin) | |
| Apartaj administraj regionoj: Honkongo (Xianggang) | Makao (Aomen) | |

