Mantiĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de Mantiĥoro el 1607

Mantiĥoro (greke Barikos kaj mantikhoras) estas legenda kreitaĵo simila al egiptia sfinkso. Ĝi havas korpon ruĝan leonan, homan kapon kun tri vicoj de dentoj (kiel ŝarko), kaj trumpetan voĉon. Aliaj karakterizaĵoj de la kreitaĵo varias laŭ rakontoj. Ĝi povus esti kornata, flugila, aŭ ambaŭ. Ĝia vosto estas kiel la vosto de drakoskorpio, kaj ĝi povas pafi venenajn dornojn por paralizi aŭ mortigi siajn viktimojn. La piedoj de la kreitaĵo povas esti ankaŭ drakaj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La mito mantiĥora estis de origino Persia, kie ĝia nomo signifis "manĝanto de homoj" el frua Meza Persia lingvo martya "homo" kaj xwar- "manĝi", eble la greka nomo estis origine martichoras. La plikona formo mantichora devenas el Latina lingvo prenata de la Greka lingvo mantikhoras, formo erara de la origina vorto per Plinio. Ĝi enigis folkloron Eŭropan unue per rimarkigo de Ktesio, greka kuracisto de la kortumo de reĝo Artaĥŝaŝt la Dua, en liaj notoj pri Indio, kiu ne travivis. Greka Pausanio ankaŭ skribis pri la mantiĥoro en lia verko.

Plinio la pli maljuna ne partoprenis la skeptikecon de Paŭsanio, kiu pensis ke la mantiĥoro estis elpensaĵo bazata en Indiaj tigroj kaj inspira en timo de ili. Plinio postiris Aristotelo kaj lia Historio Natura enhavante la martichoras (misskribita kiel manticorus kaj tiamaniere enigis en la Eŭropaj lingvoj) en liaj skribaĵoj de animaloj en lia Naturalis Historia ("Historio Natura"). La libro de Plinio estis grande ĝuita kaj kredita tra Mezepoko Eŭropa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]