Mapo de Gomberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Gomberg
Traduko kaj simpligo de la mapo.

La mapo de Gomberg estas tutkolora mapo kiu montras la mondon, kiel asertas la surskribo kiel "Mapo de la Postmilita Nova Mondo". La mapo estis publikigita en 1942 en Filadelfio, kaj en ĝia supra maldekstra angulo estis stampita la surskribo "COMPLETED OCTOBER 1941". Ĉi tio signifas, ke la pioniroj de la "nova morala ordo de la mondo" establis siajn planojn eĉ antaŭ la aliĝo de Usono al la Dua Mondmilito (decembro 1941). La eldonisto de la mapo, rezervante la rajton represi estis iu Maurice Gomberg. En la fino de la mapo estas programo en 41 punktoj, kiu komenciĝas per la vortoj "Ĉi tiu estos nia politiko".

Konspiraj teorioj[redakti | redakti fonton]

Proponantoj de konspiraj teorioj rigardas en ĉi tiu mapo pruvon, ke la Nova Monda Ordo estis desegnita de misteraj organizoj antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, kaj eĉ antaŭ ol Usono eniris la militon. La mapo antaŭvidas la kapton de duono de Eŭropo fare de Sovetunio, la kreadon de unuigita Eŭropo, la kreadon de la ŝtato Israelo, la aperon de novaj kontinentaj kuniĝoj, inkluzive de Afrika Unio; malkoloniigo de Afriko kaj superregadon de Usono en la Pacifiko. Samtempe, oni notu ke iuj el la supozoj ne funkciis: nome la Hindia unio, la greka unio (kun Albanio), la ĉina unio (kun Hindoĉinio), la aŭstralia unio, la manko de unueco en Okcidenta Eŭropo, la unio de tuta Irlando, la regado de Nordameriko fare de Usono, la unueco de Germanio kaj Aŭstrio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]