María Corda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

María Corda, (korda), origina nomo , Mária Farkas FARKAS Antónia, post edziniĝo KORDA Mária, estis hungaradevena aŭstria-angla filmaktorino. Ŝi nakiĝis en Déva la 4-an de majo 1898 kaj mortis en Thônex la 7-an de februaro 1976.

Biografio

María Corda komencis sian aktoran karieron sub nomo Antónia Farkas en teatroj de Budapeŝto. Ekde 1919 ŝi filmis. Ŝi edziniĝis kun Alexander Korda kaj en 1919 ili forlasis Hungarujon. En Vieno ŝi iĝis filmstelino de Aŭstrio en mutaj filmoj kiel Samson und Delila (1922), Die Sklavenkönigin (1924), Gli ultimi giorni di Pompei (1926). En 1926 ŝi translokiĝis Berlinon, pli poste Londonon kaj Hollywoodon. En 1930 ŝi eksedziniĝis, loksidiĝis en New York kaj ŝi verkis romanojn. En siaj lastaj jaroj ŝi vivis apud Ĝenevo en Svislando.

Verkoj

Eksteraj ligiloj

  • María Corda en Internet Movie Database [1]