Maratono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la samnoma urbo, vidu Maratono (urbo).


Maratono estas longdistanca kur-konkurso 42,195 kilometrojn longa. La nomo devenas de la urbeto en Maratono en Grekio (greke Marathon), en kiu en la jaro 490 antaŭ Kristo atenanoj venkis en batalo kontraŭ persoj. Laŭ la legendo mesaĝulo, kiu kuris kun la mesaĝo pri la venko, kuris ĉirkaŭ 40 kilometrojn kaj post alveno al Ateno mortis.

Ekde 1896, la maratono estas disciplino en la programo de la nuntempaj Olimpikoj. Franco, Michel Bréal, sugestis ke la Olimpikoj de 1896 inkluzivu kur-konkurson inter Maratono kaj Ateno (c. 40 km). Greko, Spiridon Louis, venkis la unuan olimpikan maratonon (2 horoj 58 minutoj 50 sekondoj). La distanco por la maratono variis ĝis 1921, kiam la Internacia Amatora Atletika Federacio postulis ke la distanco de la Olimpika maratono de 1908 en Londono (42,195 km, ekde la Kastelo Windsor ĝis la Olimpika Stadiono) estu la oficiala distanco de la maratono.

En la Olimpikoj, la maratono estas la plej longa olimpika atletika distanco por kurantoj. Tradicie, la maratono estas la fina atletika evento de la Olimpikoj, kaj finas nur horoj antaŭ la fina ceremonio.

Lastatempe, pli ol 800 urboj tra la mondo havas ĉiujaran maratonon. Kelkaj el la plej grandaj maratonoj estas la maratonoj de Bostono, Novjorko, Londono, kaj Honolulu, inter aliaj.

Ankaŭ la sketado havas maratonon.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bostonmarathon.org greke http://marathoninfo.free.fr greke http://www.nycmarathon.org greke http://www.london-marathon.co.uk

Ŝablono:LigoElstara